Esperanza Aguirre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Esperanza
en 2014
en 2014
Persona informo
Naskonomo Esperanza Aguirre Gil de Biedma
Naskiĝo 3-an de januaro 1952
en Madrido
Lingvoj hispana
Loĝloko Q51720169
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Komplutensa Universitato de Madrido
Subskribo Esperanza Aguirre
Familio
Edz(in)o Fernando Ramírez de Haro, 16th Count of Murillo
Infano Fernando Ramírez de Haro
Parencoj Jaime Gil de Biedma
Ouka Leele
José Gil de Biedma
Baldomero Vega de Seoane y Andrea Pérez
Okupo
Okupo politikistoadvokatojuristo
vdr

Esperanza Aguirre y Gil de Biedma (n. en Madrido, la 3-an de januaro 1952), proedziĝa grafino de Bornos kaj grandulino de Hispanio estas hispana politikisto, ano de la Popola Partio, kaj estis la prezidentino de la Madrida Regiono ekde la 21-a de novembro 2003 ĝis la 26-a de septembro 2012. Diplomiĝinta pri Juro kaj teknikisto pri Informo kaj Turismo de la Ŝtato, ŝi estis ministro pri Edukado kaj Kulturo (1996-1999), prezidento de la Hispana Senato (1999-2002) kaj de la Madrida Regiono de 2003 al septembro 2012 kiam ŝi anoncis sian demision kaj forlason de la politiko, laŭ ŝi, ŝi bezonis esti pli proksime de la familio kaj tio influis en la decido. Ŝi estas la nura ino kiu iĝis Prezidento de la Senato. La politikaj oponantoj enkadrigas ŝin en la plej konservativa sektoro de la Popola Partio.[1][2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]