La Huerce

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Huerce
municipo en Hispanio
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19238
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Francisco Lorenzo Benito
Demografio
Loĝantaro 56  (2023) [+]
Loĝdenso 1,05 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 9′ N, 3° 10′ U (mapo)41.153611111111-3.1688888888889Koordinatoj: 41° 9′ N, 3° 10′ U (mapo) [+]
Alto 1 277 m [+]
Areo 41,04 km²
La Huerce (Hispanio)
La Huerce (Hispanio)
DEC
La Huerce
La Huerce
Situo de La Huerce

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Huerce [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

La Huerce estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

La Huerce troviĝas en la zona de influo de la nigra arkitekturo en la Norda Montaro de Gvadalaĥaro, ĉe Mojón Cimero kaj kun rigardo al la orienta flanko de la montopinto Ocejón. Ĉirkaŭas la vilaĝon sennombraj rojoj, anzinaroj, roburaroj, pinaroj kaj stepo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas huercense. La censita loĝantaro en 2016 estis de 43 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,05 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

La Huerce situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montaro de Gvadalaĥaro en la nord-okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1277 m super marnivelo; je 72 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 41,04 km². La geografiaj koordinatoj estas 41°09′13″N 3°10′08″Ok.

Etendo de la municipa teritorio ene de la provinco Gvadalaĥaro.
Nordokcidente: Galve de Sorbe Norde: Galve de Sorbe Nordoriente: Condemios de Arriba
Okcidente: Valverde de los Arroyos Oriente: El Ordial
Sudokcidente: Tamajón Sude: El Ordial Sudoriente: Arroyo de las Fraguas

Historio[redakti | redakti fonton]

La Huerce havis pli ol 600 loĝantojn en la dua duono de la 19-a jarcento. Poste venis dekadenco kaj malaltiĝo de la loĝantaro. Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 458 loĝantoj en 1950 al 43, tio estis oni perdis pli ol 400 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe La Huerce, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe La Huerce kie oni falis al la nunaj 43.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]