Corduente

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Corduente
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19341
Retpaĝaro [1]
Politiko
Urbestro Ana Isabel Fernández Gaitán
Demografio
Loĝantaro 310  (2023) [+]
Loĝdenso 1,56 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 51′ N, 1° 59′ U (mapo)40.843333333333-1.9788888888889Koordinatoj: 40° 51′ N, 1° 59′ U (mapo) [+]
Alto 1 058 m [+]
Areo 232,92 km²
Corduente (Hispanio)
Corduente (Hispanio)
DEC
Corduente
Corduente
Situo de Corduente

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Corduente [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Corduente estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo. Estas diversaj domaroj, nome Aragoncillo, Canales de Molina, Cañizares, Castellote, Corduente, Cuevas Labradas, Cuevas Minadas, Lebrancón, Santiuste, Teroleja, Terraza, Torete, Torrecilla del Pinar, Valsalobre kaj Ventosa.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La censita loĝantaro en 2016 estis de 364 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,56 loĝ/km².

Situo kaj geografio[redakti | redakti fonton]

Corduente situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la orienta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1051 m super marnivelo; je 146 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 232,92 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°50′36″N 1°58′44″Ok.

Ĝi troviĝas en montara tereno, trafluata parte de la rivero Gallo, du rojoj kaj variaj fontoj. En la teritorio estas pinaro, monto de makiso kaj paŝteja malferma arbaro.

Etendo de la municipa teritorio ene de la Provinco Gvadalaĥaro.
Nordokcidente: Torremocha del Pinar Norde: Establés, Selas Nordoriente: Tartanedo, Pardos, Herrería
Okcidente: Cobeta Oriente: Rillo de Gallo, Molina de Aragón
Sudokcidente: Zaorejas Sude: Fuembellida, Valhermoso Sudoriente: Tierzo, Castilnuevo

Historio[redakti | redakti fonton]

Corduente apartenis al la teritorio Común de Molina ene de la sexmo de Sabinar. En El Santo, Arenas Esteban studis en 1999 selejon de la dua Ferepoko. Alia restaĵo de antikva setlejo estas la kuŝejo de Casutillas, de la sama periodo de la antaŭe menciita, sed tiu kun kontinueco en romia epoko, kiam oni konstruis vilaon.

Ĉe la vojo al Ventosa la flandro Georgo Bande, helpate de siaj nevoj Gil Engleberto de la Neuveforge kaj Laudovinos de la Neuveforge kaj laŭ interkonsento kun la reĝo Filipo la 4-a, fondis en 1640 la Fabrikon de Fandita Fero de Corduente laŭ simileco al alia jam ekzistinta en La Cavada, kaj kiu funkcios inter 1642 kaj 1672 por liverado al armeoj de la milito en Katalunio.

Dum la dua duono de la 19-a jarcento la loĝantaro estis preskaŭ ĉiam super la 400 loĝantoj, sed poste en la areo venis dekadenco kaj la loĝantaro de multaj vilaĝoj malpliiĝis. Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, sed samtempe mulaj municipoj estis nuligitaj kaj aligitaj al Corduente, kiu venis al pinto de 710 loĝantoj en 1981, sed la daŭra senloĝiĝo pluis kaj oni malaltiĝis al 364. Ĝenerale oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Corduente kie oni falis al la nunaj 364.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj. Turismo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ravino de la Hoz.
  • Ermitejo de la Virgulino de la Sano.
  • Sanktejo de la Virgulino de la Hoz (foto supre).
  • En la bordoj de la rivero estis fabriko de papero kaj kelkaj farunproduktaj muelejoj.
  • Ravino de la Hoz. Survoje de Rillo de Gallo al Pardos, estas proponita kiel «Global Geosite» (Loko de geologia intereso).
  • Groto de la Kapristo aŭ de la Giganto.
  • Groto de la Horzoniego (68 ml).
  • Groto de La Muela.
  • Groto de La Granja.
  • Sima PL1, Sima PL-3 (16ml) Sima PL-5

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]