Valverde de los Arroyos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valverde de los Arroyos
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19224
Retpaĝaro [3]
Politiko
Urbestro José Luis Bermejo Mata (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 91  (2023) [+]
Loĝdenso 1,87 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 8′ N, 3° 14′ U (mapo)41.129166666667-3.2333333333333Koordinatoj: 41° 8′ N, 3° 14′ U (mapo) [+]
Alto 1 255 m [+]
Areo 45 km² (4 500 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Valverde de los Arroyos (Hispanio)
Valverde de los Arroyos (Hispanio)
DEC
Valverde de los Arroyos
Valverde de los Arroyos
Situo de Valverde de los Arroyos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Valverde de los Arroyos [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Valverde de los Arroyos [balBERde delosaROĝos] (Verda Valo de la rojoj) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo. Estas du domaroj, nome la ĉefa kerno Valverde de los Arroyos kaj submunicipo Zarzuela de Galve.

Elstaras la uzado de la nigra arkitekturo en la konstruaĵoj, karakterizita pro la uzado de ardezo, kiel ĉefa konstrumaterialo, kio havigas specifan malhelan koloron al la muroj. En la municipa teritorio troviĝas bela akvofalo nome Chorreras de Despeñalagua, kun falo de pli ol 80 m de alto.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La censita loĝantaro en 2016 estis de 84 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,87 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Valverde de los Arroyos situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montaro de Gvadalaĥaro en la nord-okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1255 m super marnivelo; je 73 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 45 km². La geografiaj koordinatoj estas 41°07′45″N 3°14′00″Ok.

La totalo de la municipa teritorio estas ene de la Natura Parko de la Norda Montaro de Gvadalaĥaro. Valverde de los Arroyos limas kun la municipoj Cantalojas, Galve de Sorbe, La Huerce, Majaelrayo, Campillo de Ranas kaj Tamajón.[1]

Etendo de la municipa teritorio ene de la provinco Gvadalaĥaro.
Vidaĵo de la urba kerno.
Nordokcidente: Cantalojas Norde: Galve de Sorbe[1] Nordoriente: La Huerce
Okcidente: Majaelrayo oriente: La Huerce
Sudokcidente: Campillo de Ranas Sude: Tamajón Sudoriente: La Huerce

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni trovis prahistoriajn rokpentraĵojn en kavaĵoj de la teritorio, kio pruvas la antikvecon de la unuaj setlantoj.

En 1149, Valverde formis parton de Común de Villa y Tierra de Atienza kiam Alfonso la 7-a atribuis al Atienza enorman teritorion kiu inkludis la zonon de Ocejón. En 1354, Pedro la 1-a donis al Iñigo López de Orozco la Senjorion de Galve en kiu estis integritaj Valverde kaj najbaraĵoj. En 1404 la Senjorio iĝis posedo de la familio Zúñiga (aŭ Estúñiga) kiu havis ĝin ĝis 1543 kiam aĉetis ĝin Doña Ana de la Cerda.[2]

En la censo de 1857 la kuna loĝantaro de Valverde kaj Zarzuela estis de 520 personoj. Poste venis dekadenco kaj malaltiĝo de la loĝantaro. Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 305 en 1960 al 84, tio estis oni perdis pli ol 200 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Valverde de los Arroyos, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Valverde de los Arroyos kie oni falis al la nunaj 84, el kiuj ne ĉiuj loĝas konstante en la vilaĝo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Ministerio de Agricultura, Alimentación y Medio Ambiente. Mapa de España [mapa], 1:25.000. [1] Arkivigite je 2010-09-10 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 11an de Decembro 2017.
  2. Municipa retejo [2] Arkivigite je 2017-12-12 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 11an de Decembro 2017-

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]