Retiendas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Retiendas
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19...
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Ramón Martín García
Demografio
Loĝantaro 54  (2023) [+]
Loĝdenso 2,24 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 58′ N, 3° 17′ U (mapo)40.970555555556-3.2752777777778Koordinatoj: 40° 58′ N, 3° 17′ U (mapo) [+]
Alto 896 m [+]
Areo 20,99 km²
Retiendas (Hispanio)
Retiendas (Hispanio)
DEC
Retiendas
Retiendas
Situo de Retiendas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Retiendas [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Retiendas estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo. Ĝi estis unu el la vilaĝoj apartenantaj al la nigra arkitekturo, nome uzado de malhela ardezo por muroj kaj tegmentoj, sed aktuale apenaŭ uzata.

Ĝi troviĝas ene de la Natura PArko de la Norda MOntaro de Guadalajara, same kiel en la komarko de la Sierra de Ayllón.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La censita loĝantaro en 2016 estis de 47 loĝantoj kaj la denseco estas de 2,24 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Retiendas situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montaro de Gvadalaĥaro en la nord-okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 898 m super marnivelo; je 49 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 20,99 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°58′14″N 3°16′31″Ok.

Nordokcidente: Valdesotos Norde: Tamajón Nordoriente: Tamajón
Okcidente: Valdesotos Oriente: Tamajón
Sudokcidente: Valdesotos Sude: Puebla de Valles Sudoriente: La Mierla

Historio[redakti | redakti fonton]

Vido de la ruinoj de la Monaĥejo de Bonaval.

La vilaĝo de mezepoka origino akiris sendependecon el la vilaĝo Tamajón en 1818. Ĝia historio estis ligita al la Monaĥejo de Bonaval, fondita en la 12-a jarcento ĉe la valo de la Rivero Jarama, ĉe la eksteraĵoj de la vilaĝo, kaj funkcianta ĝis la monaĥoj translokiĝis al Toledo. Poste ĝi privatiĝis kaj ruiniĝis.

Dum la dua duono de la 19-a jarcento la loĝantaro estis ĉirkaŭ ĉe 400 loĝantoj, kaj poste ankoraŭ plialtiĝis sed poste venis dekadenco kaj la loĝantaro malpliiĝis. Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 483 loĝantoj en 1950 al 42 en 1981, tio estis oni perdis pli ol 400 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Retiendas, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Retiendas kie oni falis al la nunaj 47.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]