Tendilla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tendilla
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19134
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Jesús María Muñoz Sánchez (PP)
Demografio
Loĝantaro 312  (2023) [+]
Loĝdenso 14,49 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 33′ N, 2° 58′ U (mapo)40.544444444444-2.9591666666667Koordinatoj: 40° 33′ N, 2° 58′ U (mapo) [+]
Alto 789 m [+]
Areo 22,84 km²
Horzono UTC+01:00 [+]
Tendilla (Hispanio)
Tendilla (Hispanio)
DEC
Tendilla
Tendilla
Situo de Tendilla

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tendilla [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Tendilla [tenDIĝa] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas tendillero [tendiĜEro]. La censita loĝantaro en 2016 estis de 331 loĝantoj kaj la denseco estas de 14,49 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Tendilla situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Alkario en la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 789 m super marnivelo; je 26 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo, kaj je 73 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 22,84 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°32′40″N 2°57′33″Ok.

Historio[redakti | redakti fonton]

Tendilla apartenis al la teritorio común de la villa y tierra de Gvadalaĥaro ĝis fino de la 14-a jarcento. Don Henriko la 3-a de Kastilio apartigis ĝin kaj plialtigis ĝin al la rango de villa en 1394, por doni ĝin kiel senjorlando venontjare al sia admiralo don Diego Hurtado de Mendoza. Post kies morto en 1404, heredis la villa lia filo don Íñigo López de Mendoza, markizo de Santillana, kiu konstruigis ĝian gravan kastelon. Don Íñigo ampleksigis siajn teritoriojn al la najbaraj urbetoj Aranzueque, Armuña de Tajuña kaj Fuentelviejo en aŭgusto 1430, danke al donacoj fare de la reĝo Johano la 2-a pro lia apogo en la milito kontraŭ la Infantoj de Aragono.

En la testamento de la markizo, de majo 1455, li lasis Tendilla al sia dua filo, Íñigo López de Mendoza y Figueroa, unua grafo de Tendilla, kaj fondinto de la hieronima Monaĥejo de Sankta Ana en 1473. Je sia morto en 1479, li estis entombigita kun sia edzino, doña Elvira de Quiñones, en la ĉefaltaro de la monaĥejo, sub belega renesanca tombo.

Preĝejo de la Asunción (Ĉieliro, nefinta), 16-a jarcento.

Heredis tiun jaron la villa don Íñigo López de Mendoza y Quiñones, dua grafo de Tendilla kaj unua markizo de Mondéjar. Tiam la foiro de Sankta Matiaso altiĝis al la rango de unu de la plej gravaj de Kastilio, atingante de la Katolikaj Gereĝoj kelkajn privilegiojn.

Poste, la markizoj de Mondéjar translokiĝis al Granado kaj Tendilla ekdekadencis dum la venontaj jarcentoj, sed restis ankoraŭ ampleksa loĝantaro de 700 lokanoj (ĉirkaŭ 3 000 loĝantoj) en novembro 1580 laŭ la funkciuloj de Filipo la 2-a kaj la tiamaj urbestroj. Kaj ankaŭ restis ĉefurbo kiel cabeza de los estados alcarreños de la markizoj ĝis la Kortumo de Kadizo, unua, kaj la Konstitucio de 1868, definitive, nuligis la feŭdajn senjorlandojn.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 331, tio estis oni perdis pli ol 300 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Tendilla, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Tendilla kie oni falis al la nunaj 331.

El la Hispana Transiro al demokratio, la urbodomo de Tendilla estis regata de dekstra partio, nun la Partido Popular. La aktuala urbestro estas Jesús María Muñoz Sánchez (PP), kiu regas per absoluta majoritato.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Kvartaloj[redakti | redakti fonton]

  • Las Eras
  • El Cerro
  • La Aduana
  • El Río
  • El Pinar
  • Las Huertas
  • Santa Lucía
  • La Soledad
  • Las Carrascas

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

  • Arkadoj de la ĉefstrato Calle Mayor laŭlonge de preskaŭ unu kilometro kaj duono.
  • Preĝejo de la Asunción (Ĉieliro) de la 16-a jarcento, kvankam nefinita.
  • Fuente Vieja (Malnova Fonto) de la 15-a jarcento, kiu ankoraŭ konservas restojn de la blazono de la grafoj de Tendilla, situa ĉe la strato Octaviano Griñán.
  • Ruinoj de la hieronima monaĥejo de Sankta Ana, fondita en 1473 de Íñigo López de Mendoza y Figueroa, unua grafo de Tendilla.
  • Ruinoj de la franciskana monaĥejo de Nia Sinjorino de la Salceda, fondita de Pedro de Villacreces en 1376 kie profesiiĝis, inter aliaj, Diego de Alcalá kaj Francisco Ximénez de Cisneros, en la municipa teritorio de Peñalver, sed tre proksime al Tendilla.
  • La monumento al la Sankta Koro de Jesuo, konstruigita en 1930 sur la ruinoj de la kastelo de Tendilla de la 15-a jarcento fare de Pedro Segura, arkiepiskopo de Toledo.
  • Restoj de la mezepoka murego.
  • Ermitejo de Sankta Lucia.
  • La pinaro plantita meze de la 20-a jarcento por malaltigi la inundojn.
  • Muzeo Encarnación Díaz de Yela, pri la tipa vivo iama de Alkario.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]