Saltu al enhavo

Aldeanueva de Guadalajara

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aldeanueva de Guadalajara
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Komarko Alkario
Poŝtkodo 19152
Demografio
Loĝantaro 104  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 41′ N, 3° 3′ U (mapo)40.683055555556-3.0458333333333Koordinatoj: 40° 41′ N, 3° 3′ U (mapo) [+]
Alto 946 m [+]
Areo 16 km² (1 600 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Aldeanueva de Guadalajara (Hispanio)
Aldeanueva de Guadalajara (Hispanio)
DEC
Situo de Aldeanueva de Guadalajara

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Aldeanueva de Guadalajara [+]
vdr

Aldeanueva de Guadalajara (Nova Domaro de G.) estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 104 loĝantoj sur areo de 16 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 6,5 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas aldeanovenses.

Aldeanueva de Guadalajara estas situanta en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Alkario en la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 946 m super marnivelo. Geografiaj koordinatoj estas 40°40′59″N 3°02′45″Ok. La teritorio havas komunan limon kun Atanzón, Centenera, Gvadalaharo, Valdegrudas kaj Torija.

Nordokcidente: Guadalajara Norde: Torija Nordoriente: Valdegrudas
Okcidente: Guadalajara Oriente: Atanzón
Sudokcidente: Guadalajara Sude: Centenera Sudoriente: Atanzón

Tiu municipo de la provinco Gvadalaĥaro estis konstituita en la 12-a jarcento en tempo de la reconquista de enmigrintoj devenaj el aliaj zonoj jam konkeritaj en la komarko. "Aldeanueva" estis la origina nomo; poste, en 1630 ĝi ŝanĝos sian nomon, kaj nomiĝis Santa Fe (Sankta Fido). Poste en la 18-a jarcento, ĝi renomiĝis kiel Aldeanueva, sed ĉar estas nombraj vilaĝoj jam nomitaj Aldeanueva, por diferenci ĝin kaj eviti problemojn en la alveno de la poŝto, oni aldonis la terminon "de Guadalajara" kaj tiele la nomo aktuala restis "Aldeanueva de Guadalajara".

En la 17-a jarcento, Aldeanueva estis aĉetita de Nuño de Córdoba y Bocanegra, filo de Francisco Pacheco de Córdoba y Bocanegra, markizo de Villamejor kaj de Juana de Colón de Toledo y de la Cueva.

Fine de la 17-a jarcento la villa de Aldeanueva apartenis al Matías Florez de Aldana y Carvajal el kiu heredis Maria Gregoria Florez y Chavez kaj ŝia edzo Vicente de Vera y Moztezuma. La stato de senjorlando devigis la loĝantojn de Aldeanueva doni al siaj senjoroj 62 kokinojn kaj unu kokon jare, por ricevi rajton esti aŭtonomoj en la justico kaj en la nomumo de la municipaj funkciuloj, de tie la apero de koko en la supra duono de la moderna municipa blazono; dume en la suba duono kunhavas spacon por la blazonoj de la regnoj de Kastilio kaj Leono.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 478 loĝantoj en 1940 al 84, tio estis oni perdis preskaŭ 400 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Aldeanueva de Guadalajara, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Aldeanueva de Guadalajara kie oni falis al la nunaj 84 ĉefe post grava malpliiĝo dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj.

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

La preĝejo de la Asunción (Ĉieliro), estas rura preĝejo tipa de reloĝado, realigita per la teknikoj kaj strukturoj romanikaj alterne kun elementoj de la stilo mudeĥara. Tio estas, ĝi estas fundamentita sur la procezo de la reconquista kaj la posta reloĝado kaj kristanigo, poste ĝi estis restaŭrita en 1973. La preĝejo prezentas ĉe la suda muro portikaran atrion kiu enhavas romanikan pordegon de du ĉirkaŭpordoj kaj detaloj mudeĥaraj. La interno ununava dividiĝas en variaj eroj pere de pintaj arkoj el briko, kaj la absido estas ŝirmita de duonsfera volbo kaj enhavas tri fenestretojn. Oni konservas en la muro de la sakristio fresko pri La Pieco de la 16a jarcento.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]