Villanueva de Alcorón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villanueva de Alcorón
municipo en Hispanio
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19...
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Antonio Martínez Mozo
Demografio
Loĝantaro 140  (2023) [+]
Loĝdenso 1,84 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 41′ N, 2° 15′ U (mapo)40.68-2.2519444444444Koordinatoj: 40° 41′ N, 2° 15′ U (mapo) [+]
Alto 1 300 m [+]
Areo 99,17 km²
Villanueva de Alcorón (Hispanio)
Villanueva de Alcorón (Hispanio)
DEC
Villanueva de Alcorón
Villanueva de Alcorón
Situo de Villanueva de Alcorón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villanueva de Alcorón [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Villanueva de Alcorón [biĝaNŬEba dealkoRON] (Nova Vilaĝo de A.) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Pri la deveno de la nomo estas diversaj teorioj pri Alcorón, dum por Villanueva (nova vilaĝo) ne estas dubo ke temas pri translokigo de la vilaĝo el areo de valo al la nuna monteto, kie nun kuŝas, kun plej alta pinto en la Ĉefa Placo; kio okazis ankaŭ en multnombraj Villanueva laŭlonge de la tuta Hispanio.

Pri Alcorón ne estas interkonsento inter la diversaj teorioj:

  • Alcorón kiel derivita el araba al-krnla kornoj alude al brutobreda iama aktiveco, sed laŭ aliaj al abundo de ĉasbestoj, ankoraŭ rimarkinda.
  • Alia teorio baziĝas sur historiaj dokumentoj kiel antikvaj mapoj kie apud la vilaĝo "Zahorejas" (nune Zaorejas) aperas la municipo El Corán (La korano).
  • Probable la nome venas el alcor, altaĵo.
  • La nomo povus veni ankaŭ de la antikva romia setlejo carae, kiun situas la historiistoj en la areo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas villanovense [biĝanoBENse]. La censita loĝantaro en 2016 estis de 182 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,84 loĝ/km².

Situo kaj geografio[redakti | redakti fonton]

Villanueva de Alcorón situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la orienta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1300 m super marnivelo; je 110 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 99,17 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°40′48″N 2°15′07″Ok.

Enirejo al la abismo Sima de Alcorón.

Villanueva de Alcorón estas la plej granda vilaĝo de la komarko, kvankam ĝi ne estas ĝia ĉefurbo; ĝi estas la vilaĝo kun plej ampleksa agrikultura areo de la ĉirkaŭo, kiu atingas ĝis la provinco Kvenko sude, lime kun la najbaraj teritorioj de El Pozuelo, Carrascosa kaj Valsalobre. Oriente ĝi limas kun Zaorejas (kaj kun ĝia submunicipo Huertapelayo) en areo de pinaro konata kiel Palancar en kiu oni elfosas ŝtonojn por konstruado kaj la lokoj Escambronal kaj Carrera del Caballo ĉe la ŝoseo al Peñalén, nome zono plenplena je abismoj, inter kiuj la nomita Sima de Alcorón, unu el ĉefaj turismaj alloĝaĵoj de la zono. Norde kaj okcidente ĝi limas kun la teritorioj de Armallones, Valtablado del Río, Arbeteta kaj El Recuenco, nome zono loĝata ankaŭ de densaj arbaroj kaj brutobredado en kelkaj areoj.

Geografie temas pri la centro de la Iberia Duoninsulo, en la baseno de Supra Taĵo kaj proksima al la baseno de la rivero Guadiela. La averaĝa altitudo estas de 1.250 m. super marnivelo (la placo estas je 1.271 m), dum la plej alta pinto de la teritorio estas la "Hoya Cifrian" kun 1.381 m. kaj la plej malalta ambaŭflanke de la Solana de los Lirios en la limo kun Arbeteta kun 1.120 m.

Geologie temas pri la plej ampleksa altebenaĵo de la komarko, inter la riveroj Taĵo kaj Guadiela, inter la profundaj valoj kiujn kreas tiuj riveroj. Temas pri karsta tereno kiu okupas grandan parton de la provincoj Guadalajara, Cuenca kaj Teruel. Karakteraj pejzaĝoj de la zono estas la Sima de Alcorón, La Veguilla, La Carrera del Caballo, El Palancar, El Hoyo, Las Hoyas, El Tragoncillo, El Entandao, La Casa el Alto, La Dehesa, Los Arcabuces, La Horca, Las Arenas, Navajo de Carrascosa. Estas gravaj fontoj kaj putoj en la teritorio: Fuente Nueva, Fuente Vieja, La Canaleja, Fuente del Manzano, Las Caras, La Membrillera, Pozos de la Guijuela, Las Cañaillas, Pozo Tío Agustín, Pozo Moto, Pozo Ciervo, Pozo el Soto, Pozo del Pino Carro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 182, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Villanueva de Alcorón, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Villanueva de Alcorón kie oni falis al la nunaj 182.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Konstrumaterialoj. Pensioj de emerituloj. Rura turismo.

Ĉe la vilaĝo estas la industriaj instalaĵoj de la entrepreno CAOSIL kiu pritraktas la mineralon de kaolino kiu estas elfosata en la ŝtonminejoj de la ĉirkaŭaj vilaĝoj. Produkta efiko de tiu industrio estas la sabloj el kaolino kiu ĉirkaŭas la vilaĝon, en kiuj oni kreas basenojn el malpuraĵoj kaj ankaŭ la Puto de la Soto, nome lageto de granda profundo hazarde aperiĝinta pro elfosado de mineralo en areo proksima al akvejo kiu inundis la minon, el kiu aktuale oni elprenas la akvon necesan por industria uzado.

Gravas ankaŭ la forsta aktiveco de la zono. Ankaŭ oni elfosas en la municipo kahelojn kaj ŝtonojn por ornamado de fasadoj kaj ĝardenoj de ĉaledoj de la provinca ĉefurbo kaj ĉirkaŭoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]