Henche
Henche | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Poŝtkodo | 19... [+] | ||
Retpaĝaro | [] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Ángel Cuesta Domínguez (PP) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 82 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 4,21 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 43′ N, 2° 42′ U (mapo)40.715833333333-2.7061111111111Koordinatoj: 40° 43′ N, 2° 42′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 832 m [+] | ||
Areo | 23,05 km² | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||

Henche [ENĉe] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.
Loĝantoj[redakti | redakti fonton]
La loĝanto nomiĝas henchero [enĈEro]. La censita loĝantaro en 2016 estis de 97 loĝantoj kaj la denseco estas de 4,21 loĝ/km².
Situo[redakti | redakti fonton]
Henche situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Alkario en la nordo de la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, do en ties centro. La areo de ties teritorio estas de 23,05 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°42′57″N 2°42′22″Ok.
Historio[redakti | redakti fonton]
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 97, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Henche, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Henche kie oni falis al la nunaj 97.
Lastatempe la urbestro estas de dekstra partio PP.
Ekonomio[redakti | redakti fonton]
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Estas tre konataj la vinkeloj, same kiel la fruktoĝardenoj, speciale pro ties kukurbetoj, kapsikoj kaj kukumoj. Aliaj gravaj kultivoj estas la hordeo kaj la sunfloroj.
Servoj kaj loĝejoj.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
Kiel ĉefaj interesaĵoj menciindas la preĝejo de la Asunción (Ĉieliro), la ermitejo de Sankta Bartolomeo (en direkto al Gualda), tiu de Sankta Roĥo (ĉe la enirejo, apud la tombejo) same kiel mezepoka ponto. Kiel naturaj lokoj menciindas "la covacha la mora" (la groto de la maŭrino), en la montopinto ĉe la enirejo de la vilaĝo alvenante el Solanillos. Por sportaj aferoj elstaras la murpilkejo en la centro de la vilaĝo, la kegloludejo kaj la sportejo apud la rojo.