Arroyo de las Fraguas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arroyo de las Fraguas
municipo en Hispanio
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19238
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Pablo Domingo Domingo (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 33  (2023) [+]
Loĝdenso 1,21 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 6′ N, 3° 8′ U (mapo)41.104166666667-3.1302777777778Koordinatoj: 41° 6′ N, 3° 8′ U (mapo) [+]
Alto 1 216 m [+]
Areo 21,41 km²
Arroyo de las Fraguas (Hispanio)
Arroyo de las Fraguas (Hispanio)
DEC
Arroyo de las Fraguas
Arroyo de las Fraguas
Situo de Arroyo de las Fraguas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Arroyo de las Fraguas [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Arroyo de las Fraguas [aROĝo delasFRAgŭas] (Rojo de la Forĝejoj) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

En la municipa teritorio estas du senhomejoj: Las Tainas del Horcajo, oriente de la urba kerno, kaj Santotis, kiu formas eksklavon al la sudo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La censita loĝantaro en 2016 estis de 26 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,21 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Arroyo de las Fraguas situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montaro de Gvadalaĥaro en la nord-okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1216 m super marnivelo; je 65 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 21,41 km². La geografiaj koordinatoj estas 41°06′15″N 3°07′49″Ok.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la dua duono de la 19-a jarcento la loĝantaro estis preskaŭ ĉiam super la 300 loĝantoj, sed poste venis dekadenco kaj la loĝantaro malpliiĝis.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 229 loĝantoj en 1960 al 26, tio estis oni perdis en unu jarcento 300 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Arroyo de las Fraguas, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Arroyo de las Fraguas kie oni falis al la nunaj 26.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj. La ekonomio praktike dependas de la emeritaj pensioj kaj de la unuaranga sektoro, kun bovoj, malgrandaj fruktoĝrdenoj kaj iom malpli abelbredado. En sezono de fungoj eblas rikolti manĝeblajn fungojn, kaj ĉefe BoletusLactarius ĉe pinaroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]