Albalate de Zorita

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Albalate de Zorita
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19117
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Alberto Merchante Ballesteros (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 1 132  (2023) [+]
Loĝdenso 17,95 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 19′ N, 2° 51′ U (mapo)40.308888888889-2.8419444444444Koordinatoj: 40° 19′ N, 2° 51′ U (mapo) [+]
Alto 759 m [+]
Areo 53,32 km²
Horzono UTC+01:00 [+]
Albalate de Zorita (Hispanio)
Albalate de Zorita (Hispanio)
DEC
Albalate de Zorita
Albalate de Zorita
Situo de Albalate de Zorita

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Albalate de Zorita [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Albalate de Zorita estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas albalateño. La censita loĝantaro en 2016 estis de 957 loĝantoj kaj la denseco estas de 17,95 loĝ/km². Ĝi konsistas el la propra ĉefa domaro Albalate de Zorita kaj la Urbanización Nueva Sierra de Altomira kun 241 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Albalate de Zorita estas situanta en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Alkario en la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 759 m super marnivelo; je 70 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo, 141 km el Toledo, 96,8 km el Madrido, 618 km el Barcelono kaj 302 km el Valencio. La areo de ties teritorio estas de 53,32 km². La geografiaj koordinatoj estas 37º 56' N, 6º 37' Ok.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La toponimo de Albalate povas havi devenon en la araba al-balat, "la ŝoseo".[1] Alia ebla deveno de la nomo, pro sia topografio, povus deveni de la kelta alpalba, "altaĵo".[2] La kromnomo de Zorita referencas al la antikva aparteo al la teritorio de Zorita.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

Albalate aperis kiel setlejo jam fine de la 11-a jarcento, post la konkero de la Tajfo de Toledo fare de la kristanaj trupoj de Alfonso la 6-a de Leono kaj Kastilio, kiel unu de la domaroj apartenantaj al la "alfoz", nome teritorio de Zorita. En 1156, Alfonso la 7-a de Leono kaj Kastilio, por plifirmigi la teritorion antaŭ la islamanoj, reloĝigis la zonon ĉefe, pere de aragonaj mozaraboj.

En 1175 kaj antaŭ la nova minaco fare de almohadoj, Alfonso la 8-a metis en manojn de la Ordeno de Kalatrava la kastelon de Zorita kaj ties teritorion por plifortigi ties defendon.

Urbodomo.

Albalate atingis titolon de villa fine de la 14-a jarcento aŭ komenco de la 15-a. Ĝi iĝis poste posedo de la familioj de la princoj de Éboli kaj Mendoza ĝis la definitiva nuligo de la senjorlandoj en 1812.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 1 387 loĝantoj en 1950 al 957, tio estis oni perdis pli ol 400 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Albalate de Zorita, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Albalate de Zorita kie oni falis al la nunaj 957.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Monumentoj kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Andreo, de gotika stilo, en la urba centro.

La Preĝejo de Sankta Andreo havas fasadon de gotika stilo de la 16-a jarcento. En la interno, trinava, estas baroka retablo fare de Juan Alonso Pedroso en 1703-1707, kun pentraĵo kiu reprezentas la martiron de Sankta Andreo. En la kapelo de la Sankta Kruco troviĝas la Kruco de la Hundo, romanika peco el orumita bronzo de la 13-a jarcento, kiu en 1514 estis malkovrita fare de hundo sub rokoj. La baptujo, de Juan de la Sierra, en alabastro, estas de 1545. La preĝejo estis deklarita Havaĵo de Kultura Intereso en 1992.

Albalate havas ankaŭ du ermitejojn, nome la baroka ermitejo de la Virgulino de la Remedios (1655-1676) kaj la Ermitejo de Cubillas (13-a jarcento), en la tombejo, kies ruinoj plutenas pordegon de romp-arko, kun alero de hundetoj de romanika stilo.

La tombejo estas situa ekster la vilaĝo kaj okupas tion kio ankoraŭ restas el antikva konvento templana.

Krome, la fonto de la Dektri Ŝprucoj, de renesanca deveno, el kiu oni havas konstaton el 1557, kvankam la aktuala fonto estas de la 17-a jarcento, havas blazonon simila al tiu de la Sankta Kruco kaj konsistas el ok ŝprucoj oriente, kaj tri okcidente. Situa ĉe la ŝoseo, elstaras kaj pro sia antikveco kaj pro sia komplika sistemo de subtera akvokolektado.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Ranz Yubero, José Antonio. Diccionario de toponimia de Guadalajara. Aache ed. Guadalajara, 2007. P. 25.
  2. Celdrán, Pancracio. Diccionario de topónimos españoles y sus gentilicios. Espasa. Madrid, 2004. Pág. 22.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]