Mozaraboj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Mozaraboj (el araba musta'rab, 'arabigita'), estas la nomo per kiu oni konis la kristanoj kiuj loĝis en la islama regno Al-Andalus en la sudo de la nuna Hispanio. Ili estis devenaj el la antikva hispanoromia loĝantaro kiu ne estis tute islamigita dum la unuaj jaroj de la islama invado post la jaro 711. Plej grava aspekto de ties ligo al la antikva kulturo estis la konservo de la kristanaj religioj, ceremonioj kaj kutimaroj, krom la lingvo derivata el la latina kaj konata kiel mozaraba samtempa kun la komencaj kernoj de la latinidaj lingvoj, kiuj ekdisvolviĝis el la nordo de Iberio, nome galega, astura, kastilia, aragona kaj kataluno, konsideritaj el okcidento orienten.

La situacio de la mozaraboj ŝanĝis depende de la lokoj kaj la epokoj, ĉar temas pri ok jarcentoj de historio; ĝenerale kiam estis epokoj de paco inter la nordaj kristanaj regnoj kaj la islamaj sudaj ŝtatoj, ne estis malbona kaj foje simila al la de la ankaŭ akceptitaj judoj, dum en milita epoko foje ili suferis persekutadon pro supozata aŭ reala alianciĝo kun la nordaj kristanoj.

Tiu populacio integriĝis al la nordaj kristanaj regnoj ĉu per elmigro ĉu per simpla asimiliĝo post la konkero fare de la kristanoj kaj tiele malaperis, post restigi spurojn de tiu kulturo en la posta kulturo hispana.

Mozaraba koncepto[redakti | redakti fonton]

La mozaraboj en araba socio havis la jura statuso de la dhimmis (fremduloj), ili estis konsideritaj kun la Judoj kiel "ne-kredantoj" en islamo. Por praktikaj celoj ilia kulturo, politika organizo kaj religiaj praktikoj estis tolerataj, kaj ili havis iujn juran bazon. Tamen, ili ankaŭ estas devigataj pagi pli da impostoj ol la islamanoj, krom aliaj limigoj, kaj ne devis detrui la preĝejojn jam konstruitajn sed ili ne rajtis konstrui aŭ ripari aliajn ekzistantajn. Kiam la orientislama kulturo enradikiĝis en la duoninsulaj teritorioj regitaj de islamanoj, la mozaraboj iĝis arabigitaj kaj multaj el ili, pro diversaj kialoj, estis konvertitaj al Islamo. La kialoj estis kaj religiaj impostoj, kaj la konsideroj kiel muladoj. Kiel iuj aŭtoroj indikas, islama juro protektis la grupon de "aliaj", sed favoris ilian integriĝon en Islamo tra mezuroj de tre diversa tiparo.

Ĝis la dekunua jarcento maŭra komunumo spertis periodon de relativa kvieteco, sed de tiu tempo, kun la alveno de la almoravidoj unue, kaj poste la almohadoj, toleremo estis malkreskanta kaj eventuale ili estis kaptitaj, sklavigitaj kaj pelitaj de tiuj lastaj. Mozaraba aktiveco en kontakto kun la kristanaj regnoj, kaj eĉ pli kun sia fina deportado kontribuis al la disvastigo de scienca scio kaj arto.

La araboj komencis sian invadon de la Iberia Duoninsulo en 711, trovante la hispan-rom-vizigotan regnon kiun ili heredis, reformante la sociajn kaj jurajn principojn de la roma epoko, kombinita kun kristanismo. La hispan-roma kaj hispan-gotika branĉoj defendis sian identecon kiel popolo, kaj kiel kristana komunumo, kvankam oni scias el multaj okazoj ke kristanaj nobeloj kunlaboris kun aliaj kristanoj senregnaj.

La malstabila naturo de limoj kaj la daŭrigita araba ĉeesto en la Iberia Duoninsulo favoris integriĝon inter diversaj kulturoj kune. Konsiderinte la evidente religian islaman socion, kun la iompostioman integriĝon (ne nur lingva, jura, religia kaj kultura sed ankaŭ politika) estis nature kun la paso de tempo ke la heredantoj de la antaŭ-islama socio ŝanĝis la konsideron de islamanoj. La konvertiĝo tiel estis multe pli ol gesto de religia karaktero. Ĉiuokaze, ankaŭ estis dokumentitaj okazoj de "falsaj konvertiĝoj", kvankam plej motivita pro kaj sociekonomiaj kaj kulturaj tialoj, aŭ simpla forgeso de la malnova religio, la kristanoj estis laŭgrade asimilitaj al la islamo, dum la kultura supereco akiritaj en tiuj jarcentoj fare de la araboj, kristanoj regita de islamanoj, estas tiom kulture arabigitaj, nome mozarabigitaj (arabigitaj), kvankam ili restis kristanoj.

Ĉi tiu procezo estis ĝenerale paca, kvankam la pretendoj de la kristana komunumo kutimis esti malŝatitaj de islamaj juristoj kaj foje juraj emoj kaŭzis ribelojn, kaj volontajn martiriĝojn. Simile, la premanta araba aŭtoritato por facila asimilado de Islamo fare de kristanoj okazigis persekutadon kontraŭ kristanoj kiuj estis kelkfoje perfortaj, kiel okazis precipe en la Sudo de la lando, aŭ en Toledo, kie oni mortigis ilin en martireco 5.000 mozarabajn kristanojn en la fama tago de Hoya.

Mozaraba arto[redakti | redakti fonton]

Mozaraba arto (de la araba musta 'rab 'arabigita') referencas al arto disvolvigita de mozaraboj, tio estas hispaniaj kristanoj kiuj vivis en islama teritorio (Al-Andalus) en la periodo el la islama invado (711) ĝis fino de la 11-a jarcento konservante sian religion kaj ian aŭtonomecon por ekleziaj kaj juraj aferoj. Al ilia hispanigita kulturo estis supermetitaj elementoj de islama kulturo kaj kunportis al la novaj kristanaj regnoj plinovigajn elementojn en ĉiaj medioj.

Montro de mozaraba lingvo de la 11-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Mozaraba: Kastilia: Galega-Portugala: Galega: Kataluna: Astura: Portugala: Latina:

Mio sidi ïbrâhîm
yâ tú uemme dolge
fente mib
de nohte
in non si non keris
irey-me tib
gari-me a ob
legar-te

Mi señor Ibrahim,
¡oh tú, hombre dulce!
vente a mí
por la noche.
Si no, si no quieres,
ire a ti,
dime dónde
encontrarte.

Meu senhor Ibrâhim,
ó tu, homem doce!
vem a mim
de noite.
Se non, se non queres,
ir-me-ei a ti,
diz-me onde
te encontro.

Meu señor Ibrahim,
O ti, home doce!
vente a mim
pola noite.
Senón, se non queres,
irei a ti,
dime ónde
atoparte.

El meu senyor Ibrahim,
oh tu, home dolç!
Vine't a mi
de nit.
Si no, si no vols,
aniré a tu,
digue'm on
trobar-te.

El mio señor Ibrahim,
á tu, home melgueru!
ven a min
pela nueche.
Si non, si nun quies,
dire a ti,
dime ónde
atopate.

Meu senhor Ibrahim,
ó tu, homem doce!
Vem a mim
de noite.
Senão, se não quiseres,
ir-me-ei a ti,
diz-me onde
te encontro.

O domine mi Ibrahim,
o tu, homo dulcis!
Veni mihi
nocte.
Si non, si non vis,
ibo tibi,
dic mihi ubi
te inveniam.