Almoravidoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Imperio de almoravidoj

La almoravidoj (arabe المرابطون al-Murābitun, singulare مرابط Murābit — tio estas: "la morabito", speco de ermito islama—) estis berbera dinastio en Maŭretanio, Maroko, Alĝerio kaj Al-Andalus en la tempo de 1046 ĝis 1147. La dinastio de almoravidoj defendis fundamentisman interpretadon de Islamo kaj danke al sia rigoro unuigis sub ĝia hegemonio grandajn etendojn en la okcidento de la islama mondo kie ili formis imperion, inter la 11-a kaj 12-a jarcentoj, kiu etendiĝis ĉefe tra la teritorioj kie nun estas Maŭretanio, Okcidenta Saharo de kie ili devenis, Maroko kaj tra la suda duono de Iberio.

Faktoroj kiuj favoris la kreskon de la movado de almoravidoj[redakti | redakti fonton]

1. La solidareco triba kaj la religia reformemo.

2. La ekonomia faktoro. La ampleksaj etendoj kie paŝtis la gregoj de la sanhajoj, prezentis unuarangan intereson: la kontrolo de la karavanoj ŝarĝitaj de ĉiatipaj varoj (ĉefe, aŭro kaj salo) kiuj direktiĝis al nordo de Afriko kaj Al-Andalus.

La mesufaoj kontrolis la akson Teghaza-Audagost-Sijilmasa; la lemtaoj la marbordan vojon el la marenfluo de la rivero Senegal ĝis la regiono de la rivero Nul; la gudalaoj kontrolis salminejon situa sudokcidente de la atlantika marbordo; kaj la lemtunoj kontrolis la valon de la Draa kaj la akson Augagost-Sus direkte al Sijilmasa.

3. Fragmentado de la islama mondo. En Ifrikija (aktuala Tunizio), okazis la invado de hilalianoj, la falo de Kariuan (1053) kaj klopodoj prosperi okcidenten. En la okcidenta Magrebo (aktuala Maroko), la Barghaŭatoj dominis la katlantikajn ebenaĵojn, la idrisidoj konservis la urbojn Tamdoilit, Igli kaj Massa kaj klopodas konkeri Ceŭton al la Umajaoj de Kordovo; la Magravaoj kaj ties parencoj, la Beni Ifren (Jafran), kontrolis Salé, Tlemecen, Tadla kaj Fezzaz; la taifo zeneta de Ĉellah kontrolis ekde Fez al Sijilmassa. Al-Andalus estis fragmentata en multnombro de sendependaj regnoj de Taifoj.