Buendía

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Buendía
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Kvenko
Poŝtkodo 16512
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Desamparados Sierra Santos (PP)
Demografio
Loĝantaro 418  (2023) [+]
Loĝdenso 4,73 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 22′ N, 2° 45′ U (mapo)40.3672413-2.7573386Koordinatoj: 40° 22′ N, 2° 45′ U (mapo) [+]
Alto 688 m [+]
Areo 88,50 km² (8 850 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Buendía (Provinco Kvenko)
Buendía (Provinco Kvenko)
DEC
Buendía
Buendía
Situo de Buendía
Buendía (Hispanio)
Buendía (Hispanio)
DEC
Buendía
Buendía
Situo de Buendía

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Buendía [+]
vdr
Situo de la Provinco Kvenko en Hispanio.

Buendía [bŭenDIa] (Bona tago) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La censita loĝantaro en 2016 estis de 419 loĝantoj kaj la denseco estas de 4,73 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Buendía estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Kvenka Alkario en la nordokcidenta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 688 m super marnivelo. La areo de ties teritorio estas de 88,50 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°22′02″N 2°45′26″Ok. Ĝi situas lime kun la provinco Guadalajara kaj ĉe la Baraĵlago de Buendía.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estis restaĵoj de antaŭromia epoko. Estis referencoj ankaŭ de epoko de visigotoj kaj islamanoj. En la 11a jarcento la areo estis lima inter la kristanaj kaj islamaj teritorioj. En la 12a jarcento la areo definitive kristaniĝis. La setlejo mem nomigis la graflandon Buendía, havigita al la familio Acuña fare de la infanto don Alfonso en 1465 favore al Pedro Vázquez de Acuña. El tiu epoko estis murego, el kiu ankoraŭas restaĵoj.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Ĝis meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Buendía, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Buendía kie oni alvenis al la nunaj 419.

Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis plej ofte el maldekstra partio PSOE (okfoje por la sama urbestro) sed lastatempe el dekstra partio PP.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo (olivoj kaj cerealoj) kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Estas vidindaĵoj la placo kun urbodomo, preĝejo, grenejo de la 15a jarcento, popola muzeo, malnova apoteko (nun nevizitebla), ermitejoj, naturaj pejzaĝoj en la ĉirkaŭaĵoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]