Iniesta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por hispana futbalisto, vidu la paĝon Andrés Iniesta.
Iniesta
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Kvenko
Poŝtkodo 16235
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Teodomiro Risueño Pérez (PP)
Demografio
Loĝantaro 4 557  (2013)
Loĝdenso 19,62 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 27′ N, 1° 45′ U (mapo)39.444555-1.7487477Koordinatoj: 39° 27′ N, 1° 45′ U (mapo) [+]
Alto 969 m [+]
Areo 232,30 km² (23 230 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Iniesta (Provinco Kvenko)
Iniesta (Provinco Kvenko)
DEC
Iniesta
Iniesta
Situo de Iniesta
Iniesta (Hispanio)
Iniesta (Hispanio)
DEC
Iniesta
Iniesta
Situo de Iniesta

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Iniesta [+]
vdr
Situo de la Provinco Kvenko en Hispanio
Pilorio

Iniesta [injEsta] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas iniestense. La censita loĝantaro en 2013 estis de 4557 loĝantoj kaj la denseco estas de 19,62 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Iniesta estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Kvenka Manĉeto en la sudorienta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 868 m; je 105 km el Kvenko, provinca ĉefurbo, kaj pli proksime, nome je 56,7 km el Albacete. La areo de ties teritorio estas de 232.30 km², nome unu el plej grandaj en la provinco. La geografiaj koordinatoj estas 39°26′40″N 1°44′56″O.

Limas norde kun la municipoj Castillejo de Iniesta kaj Graja de Iniesta, oriente kun Villalpardo, Villarta kaj El Herrumblar, ĉiuj en la provinco Kvenko, sude kun Villamalea (provinco Albaceto) kaj Ledaña kaj okcidente kun Villanueva de la Jara kaj El Peral, ĉiuj en la provinco Kvenko.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni trovis restojn el Bronzepoko kaj de tempo de iberoj en la sama urba kerno. Ankaŭ de romianoj. En epoko de araboj estis lima urbo kun ekonomia gravo pro kultivo de safrano, ŝafa brutobredado kaj industrio de tapiŝoj.

Tiu lima situacio kun Alarcón devigis ĝin posedi kastelo, kiu estos duonmalkonstruita en tempo de la Katolikaj Gereĝoj kiel puno pro malhelpo. Alfonso la 8-a konkeris ĝin en 1186 kaj donis serion de privilegioj. Sed ĉefe Alfonso la 10-a donos al ĝi la saman foruon kiel al Kvenko, kaj aliaj reĝoj kaj senjoroj ampleksigos ties privilegiojn, kiaj Alfonso de Aragono, Johano la 1-a, Henriko la 3-a, kaj la Katolikaj Gereĝoj.

Karlo la 1-a, en la 16a jarcento, donis kiel doto al sia edzino Izabela de Portugalio la vilaĝon de Iniesta. La insurekcio de la Kastiliaj Komunumoj venigis ĝis Iniesta la faman episkopon Acuña cele rekruti luktantojn kontraŭ la reĝo. Dum la reĝado de Filipo la 2-a, laŭ ties Relaciones Topográficas, Iniesta estis konsiderata unu el plej influaj urbetoj de la provinco Kvenko. Dum la 17a jarcento oni konstruis gravajn palacdomojn kaj en la 18a jarcento pludaŭris la hegemonion. Sed pro militoj kaj ĝenerala malhelpo de politiko dekadencigis la areon kaj la urbon Iniesta.

En la 20a jarcento la industria revolucio en agrikulturo permesis ĝeneralan disvolvigon kiun rompis la enlanda milito de 1936 kaj la dura postmilito. Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Iniesta, sed poste okazis elmigrado (ĉefe al Valencio kaj Barcelono, sed ankaŭ eksterlanden), senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Iniesta kie oni falis laŭ loĝantaro. Nune la urbo rekuperiĝis kaj oni ricevis enmigrintojn, ĉefe devenaj el Ekvadoro kaj Rumanio.

Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis dum multa tempo la sama persono nome 1987–1991 Juan Vicente Casas Casas (PSOE) precize el 1991 al 2007. Poste sekvis Teodomiro Risueño Pérez (PP).

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo (cerealoj, vino, ĉampinjono, safrano) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj) tradicie. Servoj kaj loĝejoj. Transporto ĝis 400 kamionoj. Industrio rilate al agrikulturo.

Preĝejo Asunción.

Monumentoj kaj interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo Asunción (Ĉieliro, virgulina) (16a-18a jarcentoj): religia konstruaĵo de grandaj dimensioji (60 m longa, 20 m larĝa kaj 20 m alta al la kupolo) kun navo kaj centra kaj du flankaj kun kapeloj. Ne estas propra stilo. Ekstere elstaras turo kvadrata kuaj en fasado du enirpordoj grandaj sed senornamaj. Interne estas juvela hosti-montrilo de Corpus Christi, verko de la kvenkano Francisco Becerril (1556).
  • Ermitejo Concepción (Koncipiĝo) (16a jarcento): aparteninta al antikva konvento kiu estis sinsekve, ermitejo, sindikatejo dum la enlanda milito, grenstokejo dum la postmilito, ĉampinjonostokejo ĝis antaŭ nelonge, kulturdomo, kaj aktuale Arkeologia Muzeo de Iniesta. Ĝi pluhavas originan plafonon el ligno.
  • Palacdomo de Don Henriko de Aragono (16a jarcento): Aktuale sidejo de la Municipo. Turo kun arko kiu laŭ la tradicio, permesis aliron al antikva kastelo, kun portikaro kun kolonoj de romia devevno. En interno estas antikva karcero kun kolonoj el ŝtono kaj ligno.
  • Palacdomo de al Markizo Melgarejo (16a-17a jarcento): Interesa fasado. Ĝi estis kazerno de la Civilgvardio.
  • Domo de Canteros (16a-17a jarcento): Senjoreca fasado kun blazono kun dukapa aglo (imperia). Interna korto distribuas la diversajn loĝejojn. La nomo de la domo devenas el loĝado tie de fama militisto de la karlisma milito familinome Cantero [kantEro].
  • Domo de Doña María de Luján (16a-17a jarcento): La interno estas reformita, kaj restas la origina planko. Elstaras monumenta fasado de ŝtono kaj kradoj. Ĝi havas influojn de stilo herera.
  • Domo de la Inkvizicio (16a-17a jarcento): Kun ties tipa blazono kun kruco centre, glavo dekstre kaj olivarbobranĉo maldekstre.
  • Domo de Pedro la 1-a la Kruela (16a jarcento): Nur laŭlegende tiu domo estis loĝata de la reĝo Pedro la 1-a. Posedas du fasadojn blazonajn. Loka legendo asertas, ke dum plenluno oni aŭdas plorojn de junulino kiu malakceptis amori kun la reĝo, aŭ de amantino kiun lasis fermita la reĝo en kelo kiam li foriris al milito.
  • Domo de la familio Atalaya (18a jarcento): Fasada monumenta. En la aktualo estas dividita en kelkaj domoj kaj sur ŝtono legeblas enskribaĵo kun la dato de konstruo kaj la nomo de ties posedanto. Estas ankaŭ mozaiko de azuleĥoj de Manises de la 18a jarcento kun la bildo de la Virgulino de la Konsolo.
  • Taŭrludejo: Originala ĉar estis konstruita sur la plej alta pinto de la vilaĝo. Sub sidlokoj konserviĝas kelkaj kavoj kiuj funkciis kiel loĝejoj de malriĉuloj ĝis antaŭ nelonge. Ĉe enirejo estas memortabulo omaĝa al taŭristo Manuel Jiménez Díaz "Chicuelo II" naskiĝinta en domaro de Iniesta en 1926.
  • Loka Muzeo: Kreita kaj direktorita de la Centro de Estudios de La Manchuela (C.E.M.), temas pri muzeo de tipo etnografia kaj kutimara. Estas kolektoj de tradicia vestaro, popolaj iloj, meblaro, religiaj ilaroj, fotoj kaj aliaj objektoj.
  • Arkeologia Muzeo: Ĉe la antikva ermitejo Concepción, de la 16a jarcento, kun montraĵoj ĉefe de la epoko ibera. Elstaras la mozaiko de pentritaj ŝtonetoj datita de la 5a jarcento a. K. kiu reprezentas sidan diinon, trovita en la nekropolo konata kiel Cerro Gil.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]