Landete

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Landete
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Kvenko
Poŝtkodo 16330
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Luis Peinado (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 1 271  (2016)
Loĝdenso 16,02 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 54′ N, 1° 22′ U (mapo)39.907777777778-1.3644444444444Koordinatoj: 39° 54′ N, 1° 22′ U (mapo) [+]
Alto 989 m [+]
Areo 79,34 km² (7 934 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Landete (Provinco Kvenko)
Landete (Provinco Kvenko)
DEC
Landete
Landete
Situo de Landete
Landete (Hispanio)
Landete (Hispanio)
DEC
Landete
Landete
Situo de Landete

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Landete [+]
vdr
Situo de la Provinco Kvenko en Hispanio.

Landete estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas landetero. La censita loĝantaro en 2016 estis de 1 271 loĝantoj kaj la denseco estas de 16,02 loĝ/km².

Manzaneruela, kun censo proksimuma de 130 loĝantoj estas la nura submunicipo de Landete. La domaroj Mijares, Manzano, Serval, Molino Nuevo, Fuentiaca, Ermita de la Fuen María estis iam malgrandaj setlejoj aktuale abandonitaj domaroj, foje ruinoj. La majoritato de tiuj loĝantoj kaj ties posteuloj nun loĝas en Landete.

Situo[redakti | redakti fonton]

Landete estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Serranía Media-Campichuelo kaj Serranía Baja en la orienta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 989 m super marnivelo. La areo de ties teritorio estas de 79,34 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°54′28″N 1°21′52″Ok.

Historio[redakti | redakti fonton]

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 2 224 loĝantoj en 1940 al 1 271, tio estis oni perdis pli ol 1 000 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Landete, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Landete kie oni falis al la nunaj 1 271.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Nuntempe ĉefe servoj kaj loĝejoj. Oni produktas vinon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]