Cañaveras

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cañaveras
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Kvenko
Poŝtkodo 16850
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Isaías Juan Pérez (PP)
Demografio
Loĝantaro 299  (2016)
Loĝdenso 4,06 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 23′ N, 2° 24′ U (mapo)40.376388888889-2.3986111111111Koordinatoj: 40° 23′ N, 2° 24′ U (mapo) [+]
Alto 866 m [+]
Areo 73,67 km² (7 367 ha)
Cañaveras (Provinco Kvenko)
Cañaveras (Provinco Kvenko)
DEC
Cañaveras
Cañaveras
Situo de Cañaveras
Cañaveras (Hispanio)
Cañaveras (Hispanio)
DEC
Cañaveras
Cañaveras
Situo de Cañaveras

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cañaveras [+]
vdr
Situo de la Provinco Kvenko en Hispanio.

Cañaveras [kanjaVEras] (Kanejoj, kio aperas en la suba duono de la blazono) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas cañaverero. La censita loĝantaro en 2016 estis de 299 loĝantoj kaj la denseco estas de 4,06 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Cañaveras estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Kvenka Alkario en la norda parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 866 m super marnivelo. La areo de ties teritorio estas de 73,67 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°22′35″N 2°23′55″Ok. Ĝi situas proksime de Buciegas kaj Canalejas del Arroyo, je ĉirkaŭ 7 km, kaj iom pli malproksime de Olmeda de la Cuesta, Villaconejos de Trabaque kaj je 4 km el Arrancacepas. Ĝi troviĝas je ŝosekruciĝo de la N-320 (Guadalajara-Cuenca-Albacete) kaj de la CM-310 (Carrascosa del Campo-Molina de Aragón). El la provinca ĉefurbo, Kvenko, ĝi distas 45 km.

Geografio[redakti | redakti fonton]

En ties teritorio elfluas la rivero Merdanchel, alfluante de Guadiela, kiu siavice elfluas en la riveron Taĵon. Du el ties ĉefaj altejoj estas La Muela kaj La Muelecilla, de alto proksima al 950 m de super marnivelo. La tereno estas la tipa de la Alta Alkario kun montetoj kiuj ne superas mil metrojn de alto kaj valoj inter ili.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas restaĵoj el la Ferepoko.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Ĝis meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Cañaveras, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Cañaveras kie oni alvenis al la nunaj 299.

Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis plej ofte lastatempe el dekstra partio PP.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo (olivoj kaj cerealoj) kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

Ĉefa monumento estas la preĝejo dediĉita al Sankta Marteno episkopo de Tours. Ĝi ekkonstruiĝis el 1550 ĝis 1620.

La ermitejo de la Virgulino de la Pinaro estas sur monto samnoma je 950 m de alto ĉirkaŭita de pinaroj, kun ekkonstruo de la 16a jarcento. La ermitejo de Sankta Antono, konstruita de sekvantoj en 1846, estas malgranda, kaj restaŭrita antaŭ malmultaj jaroj.

Sur la nomita monteto de la kastelo ekzistis setlejo de la Ferepoko kie estas ankoraŭ ruinoj de posta kastelo, krom elstara rigardejo.

Tombejo de la 19a jarcento.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]