Leganiel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leganiel
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Kvenko
Poŝtkodo 16...
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Maximiliano Horcajada Villar
Demografio
Loĝantaro 186  (2016)
Loĝdenso 4,12 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 10′ N, 2° 57′ U (mapo)40.162777777778-2.9502777777778Koordinatoj: 40° 10′ N, 2° 57′ U (mapo) [+]
Alto 747 m [+]
Areo 45,1 km² (4 510 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Leganiel (Provinco Kvenko)
Leganiel (Provinco Kvenko)
DEC
Leganiel
Leganiel
Situo de Leganiel
Leganiel (Hispanio)
Leganiel (Hispanio)
DEC
Leganiel
Leganiel
Situo de Leganiel

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Leganiel [+]
vdr
Situo de la Provinco Kvenko en Hispanio.

Leganiel [legaNJEL] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.

Temas pri tipa kastilia vilaĝo, situa en la Kvenka Alkario, el kiu elstaras ties tipaj blankaj domoj de manĉa stilo, ties malfruromanika preĝejo, kaj pro ties situo sur alto, ties rigardejo al la valo ĝis la rivero Taĵo kaj al la ebenaĵo kiu etendas al la montaro de Madrido. Ĝiaj teroj estis nomitaj "de pan llevar" (Panporteblaj), tio estas, produktantaj de tritiko, hordeo, sekalo kaj aveno, iom da oleo kaj iam iom da vitoj. Ĉefa enspezo devenis tradicie el agrikulturo kaj iam el la fabrikado de varoj el sparto nome ŝnuregoj, kovriloj, tapiŝoj ktp.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas leganito. La censita loĝantaro en 2016 estis de 186 loĝantoj kaj la denseco estas de 4,12 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Leganiel estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Kvenka Alkario en la okcidenta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 747 m super marnivelo. La areo de ties teritorio estas de 45,1 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°09′46″N 2°57′01″Ok. Leganiel estas situa je 95 km de Kvenko, la provinca ĉefurbo, je 26 km de Tarancón, plej proksima urbo, kaj je 83 km de Madrido, la ŝtata ĉefurbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba referenco el tiu vilaĝo estas de 1553, ĉar la 21an de marto tiujare oni donis al ĝi la titolon de "Villa" fare de la princo Don Felipe, dokumento nuntempe malaperinta; tiele la vilaĝo sendependiĝis disde el Huete. Ŝajne estis pilorio kun verda kruco, nuntempe malaperinta. La vilaĝo apartenis al la Ordeno de Kalatrava.

La preĝejo havas romanikan strukturon kaj gotikan plafonon. La turo estas kvadrata baze kaj je ties teretaĝo estas granda baptujo romanika.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Ĝis meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Leganiel kun pli ol 1,000 loĝantoj, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Leganiel kie oni alvenis al la nunaj 186.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo (olivoj kaj cerealoj) kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj. Leganiel havas bibliotekon, futbalejon, sportejon kaj multuzeblan stokejon.

Panoramo[redakti | redakti fonton]

Panorama rigardo al la valo kaj al la lavejo de Leganiel en printempo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]