Vellisca
Vellisca | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio ![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Kvenko | ||
Poŝtkodo | 16543 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Teodora Moreno Yunta | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 108 (2016) | ||
Loĝdenso | 2,51 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 8′ N, 2° 49′ U (mapo)40.129444444444-2.8141666666667Koordinatoj: 40° 8′ N, 2° 49′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 932 m [+] | ||
Areo | 42,98 km² (4 298 ha) | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||

Vellisca [beĜISka] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.
Loĝantoj
[redakti | redakti fonton]La censita loĝantaro en 2016 estis de 108 loĝantoj kaj la denseco estas de 2,51 loĝ/km².
Situo kaj geografio
[redakti | redakti fonton]Vellisca estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Kvenka Alkario en la nordokcidenta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 932 m super marnivelo. La areo de ties teritorio estas de 42,98 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°07′46″N 2°48′51″Ok. Ĝi situas je ĉirkaŭ 69 km el Kvenko, provinca ĉefurbo, je 85 km el Guadalajara, je 120 km el Madrido, je 138 km el Toledo kaj je 180 km el Albacete.
Ĝi troviĝas sur la orienta deklivo de la Sierra de Altomira, kie elfluas la rivero Riánsares.
Ĝi limas kun la vilaĝoj Alcázar del Rey, Barajas de Melo, Huete, Loranca del Campo, Mazarulleque, Paredes de Melo kaj Saceda-Trasierra.[1]
Nordokcidente: Saceda Trasierra | Norde: Mazarulleque | Nordoriente: Huete |
Okcidente: Barajas de Melo kaj Sierra de Altomira | ![]() |
Oriente: Huete |
Sudoriente Paredes de Melo | Sude: Alcázar del Rey | Sudoriente: Loranca del Campo |
En la Sierra de Altomira la hegemonia vegetaĵaro estas el pinoj, juniperoj, kverkoj, salikoj, poploj, fraksinoj, rosmareno kaj lavendo. Tiu komarko estas katalogita kiel "Zonas de Especial Protección de Aves" (ZEPA 163, zono por birdoprotektado) pro ekzisto de rokoloĝantaj birdoj. Krome estas perdrikoj, leporoj kaj aproj.
Historio
[redakti | redakti fonton]



En groto de la sierra de Altomira (detruita pro la konstruo de tunelo por rapida fervojo Madrid-Levante) oni malkovris paleontologiajn restaĵojn fosiliitaj de speleotemoj.[2]
En la municipa teritorio estas la jam neloĝataj Vellisquilla [belisKIja] kaj Navahermosa, kie oni trovis tombojn, kiuj laŭ ties loko povus esti de la romia epoko.
En 1224 aperas la unua dokumento kun la nomo de Vellisca, kie oni mencias la ekziston de monaĥinejo nome "San Julián de la Sierra de Jabalera", situa inter Barajas kaj Vellisca.[3]
La preĝejo de Nia Senjorino de la Asunción ekkonstruiĝis fine de la 14a jarcento, kio povis koincidi kun la nasko de la setlejo, kvankam tiu ne estis finigita ĝis komenco de la 20a jarcento.
Dekomence Vellisca estis domaro de Huete, ĝis 1558 kiam ĝi iĝis "villa" en tempo de la reĝo Filipo la 2-a.[4]
En 1640 la reĝo Filipo la 4-a vendis ĝin al Ramírez de Vargas, kies ties senjoro. En 1646 la sama reĝo kreis la nobelan titoton "Marqués de Vellisca", por Francisco Melo de Portugal y Castro, Guberniestro de Flandrio kaj Milano.
En 1885 oni inaŭguris oficiale ties fervoja stacidomo.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Ĝis meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Vellisca kun pli ol 900 loĝantoj, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Vellisca kie oni alvenis al la nunaj 108.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo (olivoj kaj cerealoj) kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Mapa con los municipios de la provincia de Cuenca. Diputación Provincial de Cuenca.. Arkivita el la originalo je 2010-10-02. Alirita 2017-10-28 .
- ↑ Latova J., Cuarenta años de fotografía arqueológica española (1975-2014). Alcalá de Henares: Museo Arqueológico Regional; 2014. ISBN 978-84-451-3488-7
- ↑ Torrijos P. Propiedades de los señores de Montalbo en Vellisca. Historia y Genealogía. 05/02/2010.
- ↑ Torres Mena J. Noticias Conquenses. Madrid: Imprenta de la Revista de Legislación; 1878.[rompita ligilo]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- [http:// Oficiala retejo]