Cañada del Hoyo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cañada del Hoyo
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Kvenko
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Agustin Rodríguez Guadalajara
Demografio
Loĝantaro 268  (2016)
Loĝdenso 2,97 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 58′ N, 1° 54′ U (mapo)39.969722222222-1.8991666666667Koordinatoj: 39° 58′ N, 1° 54′ U (mapo) [+]
Areo 90,37 km² (9 037 ha)
Cañada del Hoyo (Provinco Kvenko)
Cañada del Hoyo (Provinco Kvenko)
DEC
Cañada del Hoyo
Cañada del Hoyo
Situo de Cañada del Hoyo
Cañada del Hoyo (Hispanio)
Cañada del Hoyo (Hispanio)
DEC
Cañada del Hoyo
Cañada del Hoyo
Situo de Cañada del Hoyo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cañada del Hoyo [+]
vdr
Situo de la Provinco Kvenko en Hispanio.

Cañada del Hoyo [kaNJAda del Ojo] (Gregovojo de la Truo, de la Kavejo) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.

Ĝi estas sur malgranda valo ĉe kastelo, kiu apartenis al la markiso de Villena.

Ĉefa allogaĵo estas la lagetoj de Cañada, je ĉirkaŭ 5 km de la vilaĝo. Tiuj estas sep totale, nome La Cruz, Lagunillo del Tejo, la Tejo, la Llana, la Parra, la Lagunillo de las Cardenillas, konata ankaŭ kiel de la Tortugas kaj Cardenillas. Ili estas ĉirkaŭitaj de monto kaj pinoj.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas cañutero. La censita loĝantaro en 2016 estis de 268 loĝantoj kaj la denseco estas de 2,97 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Cañada del Hoyo estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Serranía Media-Campichuelo kaj Serranía Baja en la centra parto de la Provinco Kvenko je 30 km el la provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 90,37 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°58′11″N 1°53′57″Ok.

Historio[redakti | redakti fonton]

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Cañada del Hoyo, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Cañada del Hoyo; sed poste la proksimeco al la ĉefurbo rekuperis la loĝantaron al la nunaj 268.

Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis ĉu de maldekstra partio PSOE ĉu de dekstra PP. Kurioze ĝis ses fojojn venkis unue la sama dekstra kandidato kaj poste tri fojojn la sama kandidato de PSOE.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj, ĉefe pro proksimeco al la provinca ĉefurbo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]