Villaescusa de Haro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

39°36′0″N 2°40′0″W  /  39.6°N, 2.66667°U / 39.6; -2.66667 (Villaescusa de Haro)

Villaescusa de Haro
Panorámica global.jpg
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Kvenko
Poŝtkodo 16647
Retpaĝaro [www.villaescusadeharo.com/ villaescusadeharo.com]
Politiko
Urbestro Cayetano Solana (PP)
Demografio
Loĝantaro 574  (2013)
Loĝdenso 6 31 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 36′ N, 2° 40′ U39.5975297-2.6735414Koordinatoj: 39° 36′ N, 2° 40′ U [+]
Alto 824 m [+]
Areo 91 km² (9 100 ha)
Situo de Villaescusa de Haro
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Villaescusa de Haro [+]
Information icon.svg
vdr
Situo de la Provinco Kvenko en Hispanio

Villaescusa de Haro [bijaeskUsa deAro] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas Villaescuseros. La censita loĝantaro en 2013 estis de 574 loĝantoj kaj la denseco estas de 6,31 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Villaescusa de Haro estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Kvenka Manĉo en la sudokcidenta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo maksimume de 824 m; je 90 km el Kvenko, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 91 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°36′0″N 2°40′0″W  /  39.6°N, 2.66667°U / 39.6; -2.66667 (Villaescusa de Haro).

La municipa teritorio limas norde kun Fuentelespino de Haro, Alconchel de la Estrella kaj Villalgordo del Marquesado; oriente kun Villar de la Encina, Carrascosa de Haro kaj Rada de Haro; sude kaj okcidente kun Belmonte.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Norde de la teritorio pasas la rivero Záncara. La indiĝena vegetaĵaro estas komponita ĉefe el makiso (timiano, satureo, lavendo, kalikotomo) anzinoj kaj kirmeskverkoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas gravaj konstruaĵoj de la epoko de la Rnesanco, kiam oni klopodis starigi en tiu vilaĝo universitaton en epoko de la Kardinalo Cisneros.

Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis ĉiam el partio de dekstruloj kun partikulareco ke dum kvarono da jarcento estis la sama urbestro en tri diferencaj partioj nome Balbino Millán Pérez el sinsekve AP, PP kaj VHI (Villaescusa de Haro Independientes) ekde 1987 al 2011.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]