Albendea

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Albendea
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Kvenko
Poŝtkodo 16812
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Luis Ángel Pérez Crespo (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 134  (2016)
Loĝdenso 3,51 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 29′ N, 2° 25′ U (mapo)40.4879043-2.4170839Koordinatoj: 40° 29′ N, 2° 25′ U (mapo) [+]
Alto 740 m [+]
Areo 38,20 km² (3 820 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Albendea (Provinco Kvenko)
Albendea (Provinco Kvenko)
DEC
Albendea
Albendea
Situo de Albendea
Albendea (Hispanio)
Albendea (Hispanio)
DEC
Albendea
Albendea
Situo de Albendea

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Albendea [+]
vdr
Situo de la Provinco Kvenko en Hispanio.

Albendea estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas albendurrio. La censita loĝantaro en 2016 estis de 134 loĝantoj kaj la denseco estas de 3,51 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Albendea estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Kvenka Alkario en la norda parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 831 m super marnivelo. La areo de ties teritorio estas de 38,20 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°29′16″N 2°25′02″Ok. Ĝi situas je ĉirkaŭ nur 2 km el Valdeolivas kaj el Arandilla del Arroyo kaj iomete pli for el la riveroj Guadiela, Escabas kaj San Juan, krom el diversaj rojoj aktuale sekaj dum preskaŭ la tuta jaro. Estas distraj zonoj kaj arbaroj ĉe la bordoj de tiuj menciitaj riveroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Komenca paĝo de la titolo de "villa" de 1537 de Albendea.

Estas mencioj jam el 13a jarcentoj rilate al la konstruo de romanika preĝejo. Albendea atingis la titolon de "villa" en 1537 laŭ atesta dokumento fare de Karolo la 5-a kaj de lia patrino Juana la Loca, kiuj rajtigas al la loko de Albendea, por fari justicon anstataŭ iri al Huete, kontraŭ pago de 900,000 "maravedíes" uzitaj por milito kontraŭ Tunizio.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Ĝis meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Albendea ĝis pli 600 loĝantoj, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Albendea kie oni alvenis al la nunaj 134.

Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis plej ofte el maldekstra partio PSOE kaj lastatempe eĉ dum ses fojoj de Jesús García Pérez (PSOE).

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo (sunfloroj, olivoj kaj cerealoj) kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]