San Pedro Palmiches

El Vikipedio, la libera enciklopedio
San Pedro Palmiches
municipo en Hispanio
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Kvenko
Poŝtkodo 16813
Retpaĝaro [www.sanpedropalmiches.com]
Politiko
Urbestro Enrique Peñalver Chumillas
Demografio
Loĝantaro 65  (2016)
Loĝdenso 3,27 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 26′ N, 2° 24′ U (mapo)40.4297671-2.4061795Koordinatoj: 40° 26′ N, 2° 24′ U (mapo) [+]
Alto 820 m [+]
Areo 19,85 km² (1 985 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
San Pedro Palmiches (Provinco Kvenko)
San Pedro Palmiches (Provinco Kvenko)
DEC
San Pedro Palmiches
San Pedro Palmiches
Situo de San Pedro Palmiches
San Pedro Palmiches (Hispanio)
San Pedro Palmiches (Hispanio)
DEC
San Pedro Palmiches
San Pedro Palmiches
Situo de San Pedro Palmiches

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Pedro Palmiches [+]
vdr
Situo de la Provinco Kvenko en Hispanio.

San Pedro Palmiches [palMIĉes] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas sanpedreño. La censita loĝantaro en 2016 estis de 65 loĝantoj kaj la denseco estas de 3,27 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

San Pedro Palmiches estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Kvenka Alkario en la norda parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 820 m super marnivelo. La areo de ties teritorio estas de 19,85 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°25′47″N 2°24′22″Ok. Ĝi situas je ĉirkaŭ 5 km de la samnoma rivero, kaj je 6 km de Vindel kaj de Arandilla del Arroyo. Trafluas ĝian teritorion la rivero Guadiela.

Historio[redakti | redakti fonton]

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Ĝis meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe San Pedro Palmiches, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe San Pedro Palmiches kie oni alvenis al la nunaj 65.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo (olivoj kaj cerealoj) kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]