Campillo de Altobuey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
ISO
Campillo de Altobuey
TorredeCampillo.jpg

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Kvenko
Poŝtkodo 16210 [+]
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Juan Antonio Barón
Demografio
Loĝantaro 1 379  (2017) [+]
Geografio
Geografia situo 39° 37′ N, 1° 48′ U39.6101174-1.7932747Koordinatoj: 39° 37′ N, 1° 48′ U [+]
Alto 935 m [+]
Areo 172 41 km²
Situo de Campillo de Altobuey
i1
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Campillo de Altobuey [+]
v  d  r
Information icon.svg
Situo de la Provinco Kvenko en Hispanio

Campillo de Altobuey [kamPIjo de AltobŭEJ] (Kampeto de Alta Okso) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas campillanos. La censita loĝantaro en 2016 estis de 1 405 loĝantoj kaj la denseco estas de 8,15 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Campillo de Altobuey estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Kvenka Manĉeto en la sudorienta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 939 m; je 65 km el Kvenko, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 172,41 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°36′36″N 1°47′36″Ok.

Historio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Andreo.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de preskaŭ 3,800 en 1940 loĝantoj al 1 405, tio estis oni perdis pli ol 2,400 loĝantoj pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Campillo de Altobuey, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Campillo de Altobuey kie oni falis al la nunaj 1 405.

Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis plej ofte el la maldekstra partio PSOE kaj fakte Francisco López López el 2003 ĝis nun.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo (ĉefe cerealoj, vitaroj, olivarbaroj, lentoj, ajloj) kaj brutobredado tradicie de ŝafoj kaj kaproj, sed lastatempe eĉ de kunikloj kaj ĝis strutoj. Servoj kaj loĝejoj. Oni produktas safranon, olivoleon kaj vinon. En industrio estas tekstila fabriko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]