Algarra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Algarra
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Kvenko
Poŝtkodo 16...
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Jose Manuel Huerta García (PP)
Demografio
Loĝantaro 29  (2016)
Loĝdenso 0,69 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 0′ N, 1° 26′ U (mapo)40.002222222222-1.4355555555556Koordinatoj: 40° 0′ N, 1° 26′ U (mapo) [+]
Alto 1 200 m [+]
Areo 41,91 km² (4 191 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Algarra (Provinco Kvenko)
Algarra (Provinco Kvenko)
DEC
Algarra
Algarra
Situo de Algarra
Algarra (Hispanio)
Algarra (Hispanio)
DEC
Algarra
Algarra
Situo de Algarra

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Algarra [+]
vdr
Situo de la Provinco Kvenko en Hispanio.

Algarra estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo. La klimato estas de alta montaro, tio estas, malvarma dum la tuta jaro, kun abunda neĝofalo el mezo de aŭtuno al komenco de la printempo. Estas preĝejo kaj ruinoj de kastelo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La censita loĝantaro en 2016 estis de 29 loĝantoj kaj la denseco estas de 0,69 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Algarra estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Serranía Media-Campichuelo kaj Serranía Baja en la orienta parto de la Provinco Kvenko. La areo de ties teritorio estas de 41,91 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°00′08″N 1°26′08″Ok. Algarra troviĝas je malpli ol 2 km el Casas de Garcimolina kaj je ĉirkaŭ 6 km el la submunicipoj Santo Domingo de Moya kaj El Cubillo. Ĝi estas je ĉirkaŭ 98 km el la provinca ĉefurbo, Cuenca. Altitudo estas 1,289 m super marnivelo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Algarra, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Algarra kie oni alvenis al la nunaj nur 29.

Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis foje de maldekstra partio PSOE sed lastatempe el dekstra PP.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]