Saltu al enhavo

Quintanar del Rey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Quintanar del Rey
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Kvenko
Poŝtkodo 16220
Retpaĝaro [www.quintanardelrey.es www.todoquintanar.com]
Politiko
Urbestro Martín Cebrián López (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 7 886  (2013)
Loĝdenso 98,81 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 21′ N, 1° 56′ U (mapo)39.345652-1.9281261Koordinatoj: 39° 21′ N, 1° 56′ U (mapo) [+]
Alto 728 m [+]
Areo 79,81 km² (7 981 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Quintanar del Rey (Provinco Kvenko)
Quintanar del Rey (Provinco Kvenko)
DEC
Situo de Quintanar del Rey
Quintanar del Rey (Hispanio)
Quintanar del Rey (Hispanio)
DEC
Situo de Quintanar del Rey

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Quintanar del Rey [+]
vdr
Situo de la Provinco Kvenko en Hispanio
Nova urbodomo

Quintanar del Rey [kintanAr delrEj] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj

[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas quintanareño. La censita loĝantaro en 2013 estis de 7886 loĝantoj kaj la denseco estas de 98,81 loĝ/km².

Quintanar del Rey estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Kvenka Manĉeto en la sudorienta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 728 m; je 98 km el Kvenko, provinca ĉefurbo, sed pli proksime je 50,8 km el Albacete. La areo de ties teritorio estas de 79.81 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°20′44″N 1°55′41″O.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Quintanar del Rey estas situanta ĉe la bordoj de la rivero Valdemembra, alfluanto de la rivero Júcar. La municipa teritorio esras trapasata de la nacia ŝoseo N-320, aktuale elirita el la urba kerno, ĉe la suda limo kun la provinco Albacete. Ĝi troviĝas inter la lokoj Villanueva de la Jara, Casasimarro, Tarazona de la Mancha kaj Villagarcía del Llano.

Preĝejo de Sankta Marko.

En la areo troviĝis restoj de la periodo de la Bronzepoko en Cerro del Cuco (Kukol.monteto) aŭ Coronilla (en teritorio de Villanueva de la Jara), datitaj je 3.500 jaroj proksimume[1] Arkivigite je 2010-06-19 per la retarkivo Wayback Machine.

Ne estas postaj restoj ĝis la nekropolo de Sankta Ana, de la mezepoko (15a jarcento), kie estas nun ermitejo samnoma. Tiujn restoj troviĝis dun elfosaĵo de 1998, kiam oni trovis restojn de antikva ermitejo kaj inter alia moneron ene de tombo kiu, manke de plua studo, datigas la kuŝejon ĉirkaŭ la 15a jarcento.[2]

Komence la setlejo nomiĝis Quintanar del Marquesado de Villena ĝis 1561, kiam oni petis apogon de la reĝo Filipo la 5-a, kaj de tiam anstataŭ la iama nomo pri Markizo eknomiĝis Quintanar del Rey (de la reĝo).[3]

Villanueva de la Jara aperis kiel domaro de Alarcón en la 15a jarcento. Fine de tiu jarcento, Villanueva sendependiĝis kaj kreis siajn proprajn domarojn kies unu estis Quintanar. Tiele meze de la 16a jarcento Quintanar estis domaro de Villanueva de la Jara kaj havis ĉirkaŭ 2000 loĝantojn. Ili atingis sendependon municipan de la reĝo Filipo la 2-a pere de dokumento "Carta Privilegio"[4] Arkivigite je 2010-10-06 per la retarkivo Wayback Machine.

Fine de la 16a jarcento Quintanar suferis gravan perdon de loĝantoj pro elmigrado okaziginta de malriĉo kaj de la mortoj konsekvenco de la milito de Granado. En la 19a jarcento ĝi havis nur 449 loĝantojn [5] Arkivigite je 2011-01-04 per la retarkivo Wayback Machine.

Iama urbodomo de Quintanar del Rey

Dum la reĝado de Karlo la 3-a, Madrigueras, Quintanar del Rey kaj Villalgordo del Júcar pasis al dependo de Tarazona de la Mancha, ĉefurbo de la senjorlando Corregimiento.

En 1933 okazis inundo kiu damaĝis la rikoltojn kaj oni petis helpon al la registaro.

Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis de la socialisma partio PSOE.

Demografio

[redakti | redakti fonton]
Demografia evoluo
1991 1996 2001 2004 2008 2012
5809 6077 6575 7254 8183  7899

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Estas specialaĵo pri la kultivo de ĉampinjono kaj pri aliaj manĝeblaj fungoj; tiele en tiu municipo estas la sidejo de la Centro de Investigación del Champiñón (Ĉampinjona Pristuda Centro).

Estas kooperativo por produktado de vino nome San Isidro kaj oni produktas ankaŭ mosto concentrado (suko de vinbero al kiu oni forigis 75 % el akvo) kiu estas eksportita preskaŭ tute.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • De origine et progressu Officii Sanctae Inquisitionis, eiusque, dignitate & utilitate. Luis de Páramo (Madrid, 1598)
  • Fray Luis de León, Historia, Humanismo y Letras. Víctor García de la Concha kaj Javier San José Lera (Eds.).

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]