Zafrilla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zafrilla
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Kvenko
Poŝtkodo 16317
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Antonio Sánchez Martínez
Demografio
Loĝantaro 53  (2023) [+]
Loĝdenso 0,63 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 12′ N, 1° 37′ U (mapo)40.194444444444-1.6180555555556Koordinatoj: 40° 12′ N, 1° 37′ U (mapo) [+]
Alto 1 425 m [+]
Areo 106,08 km² (10 608 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Zafrilla (Provinco Kvenko)
Zafrilla (Provinco Kvenko)
DEC
Zafrilla
Zafrilla
Situo de Zafrilla
Zafrilla (Hispanio)
Zafrilla (Hispanio)
DEC
Zafrilla
Zafrilla
Situo de Zafrilla

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Zafrilla [+]
vdr
Situo de la Provinco Kvenko en Hispanio.

Zafrilla [zaFRIja] (Oleujeto) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo. La municipo troviĝas en la kerno de la montaro Serranía Alta de Cuenca ĉirkaŭata de arbaroj kaj longaj valoj kun verdaj paŝtejoj kaj etendaj pinaroj, kiuj konstituas perfektan ŝirmejon por cervoj, damaoj, aproj kaj kapreoloj, same kiel perdrikoj, koturnoj kaj kunikloj.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas zafrillano [zafriJAno]. La censita loĝantaro en 2016 estis de 67 loĝantoj kaj la denseco estas de 0,63 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Zafrilla estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Serranía Alta en la nordorienta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 1,418 m super marnivelo. La areo de ties teritorio estas de 106,08 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°11′40″N 1°37′05″Ok.

Historio[redakti | redakti fonton]

Zafrilla estis menciita en la dokumento de Villuga (1546) kiel unu el la heltejoj survoje el Kvenko al Tortosa. La haltejoj estis: Palomera, La Cierva, Valdemoro-Sierra, Huerta del Marquesado, Laguna del Marquesado, Zafrilla, Val de San Pedro, Jabaloyas, Campillo, Teruel, Corbalán, Cedrillas, Monteagudo, Allepuz, Villarroya de los Pinares, Fortanete, Mirambel, La Mata, Forcall, Morella, Vallibona, Traiguera, La Galera, Tortosa.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Zafrilla, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Zafrilla kie oni alvenis al la nunaj 67.

Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis plej ofte lastatempe el maldekstra partio PSOE.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]