Castillo de Garcimuñoz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Castillo de Garcimuñoz
Castillo de Garcimuñoz (23873276137).jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Kvenko
Poŝtkodo 16623 [+]
Politiko
Urbestro Francisco Javier Lavara Fernández
Demografio
Loĝantaro 165  (2013)
Loĝdenso 2 01 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 40′ N, 2° 23′ U39.660277777778-2.38Koordinatoj: 39° 40′ N, 2° 23′ U [+]
Alto 915 m [+]
Areo 82,21 km² (8 221 ha)
Situo de Castillo de Garcimuñoz
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Castillo de Garcimuñoz [+]
v  d  r
Information icon.svg
Situo de la Provinco Kvenko en Hispanio
Turo de la kastelo de Castillo de Garcimuñoz

Castillo de Garcimuñoz [kastIjo de G.] (kastelo de G., kio aperas en la blazono kaj la flago) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas Castillero. La censita loĝantaro en 2013 estis de 165 loĝantoj kaj la denseco estas de 2,01 loĝ/km². En la lastaj du jardekoj la loĝantaro duoniĝis.

Situo[redakti | redakti fonton]

Castillo de Garcimuñoz estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Kvenka Manĉo en la sudokcidenta kvarono de la Provinco Kvenko, je altitudo de 915 m. La areo de ties teritorio estas de 82.21 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°39′37″N 2°22′48″O.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĉar estis kastelo, la loko estis ĉiam posedo de feŭdaj senjoroj. Don Juan Manuel loĝis grandan parton de sia vivo en Castillo de Garcimuñoz kaj tie verkis grandan parton de sia literatura verkaro. De tiu epoko (14a jarcento) estas la plej antikvaj mencioj de la volaĝonomo. La senjoro estis malamiko de la reĝo Alfonso la 11-a, ĉefe pro la enkarcerigo de sia filino promesita al la portugala reĝo. Dum la 15a jarcento la kastelo pasis el nobeloj al reĝoj sinsekve. La nobeloj de la areo estis malamikoj de la posta reĝino Isabel la 1-a (Kastilio) kaj dum tiu enlanda milito mortiĝis tie la poeto kaj nobelo Jorge Manrique. Fakte en la municipo estis vundita kaj mortiĝis tuj poste en la najbara vilaĝo Santa María del Campo Rus. Post tiu malvenko la areo perdis hegemonion.

Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Castillo de Garcimuñoz, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Castillo de Garcimuñoz kie oni falis al la nunaj 165.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • GONZÁLEZ MUÑOZ, José María: La muy noble villa del Castillo de Garcimuñoz y su monasterio de San Agustín. Madrid, 1998.
  • SALAS PARRILLA, Miguel: El proceso de villazgo de La Almarcha. Cuenca, 1987.
  • SALAS PARRILLA, Miguel: Alarcón, Belmonte y Garcimuñoz. Tres castillos del señorío de Villena en la provincia de Cuenca. Madrid, 1997.
  • SALAS PARRILLA, Miguel: Castillo de Garcimuñoz en la historia de España. Cuenca, 2010. ISBN 978-84-92711-62-8
  • TORRES MENA, José: Noticias conquenses. Madrid, 1878.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]