Henarejos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henarejos
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Kvenko
Poŝtkodo 16312
Politiko
Urbestro Victor Martinez Agüera
Demografio
Loĝantaro 159  (2016)
Loĝdenso 1,08 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 52′ N, 1° 29′ U (mapo)39.8647342-1.4863539Koordinatoj: 39° 52′ N, 1° 29′ U (mapo) [+]
Alto 1 072 m [+]
Areo 146,6 km² (14 660 ha)
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Henarejos (Provinco Kvenko)
Henarejos (Provinco Kvenko)
DEC
Henarejos
Henarejos
Situo de Henarejos
Henarejos (Hispanio)
Henarejos (Hispanio)
DEC
Henarejos
Henarejos
Situo de Henarejos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Henarejos [+]
vdr
Situo de la Provinco Kvenko en Hispanio.

Henarejos [enaREĥos] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas henarejero [enareĤEro]. La censita loĝantaro en 2016 estis de 159 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,08 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Henarejos estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Serranía Media-Campichuelo kaj Serranía Baja en la plej orienta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 1072 m super marnivelo; je malpli ol 110 km el Kvenko, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 146,6 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°51′53″N 1°29′11″Ok.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas rokpentraĵoj de Prahistorio, gvatoturo de araba epoko, mezepokaj restaĵoj, mino el karbo.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Henarejos, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Henarejos; sed ĉe tiu vilaĝo eĉ oni duonigis la loĝantaron en la lasta kvarono de jarcento al la nunaj 159.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • MONTERO MORENO, Antonio. Historia de la persecución religiosa en España (1936-1939), Biblioteca de Autores Cristianos (BAC), Madrid, 1998, p. 844.

SÁNCHEZ GARZÓN, Alfredo (2009). «La Guerra Civil Española (1936-39) en el Rincón de Ademuz, recuerdos –evocaciones y remembranzas- de personas que vivieron la contienda». Del paisaje, alma del Rincón de Ademuz III. Valencia. pp. 144-147. ISBN 978-84-931563-6-7.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]