Casas de los Pinos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Casas de los Pinos
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Kvenko
Retpaĝaro CasasdelosPinos.com
Politiko
Urbestro Antonio Ruiz García PP
Demografio
Loĝantaro 539  (2013)
Loĝdenso 7,9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 20′ N, 2° 22′ U (mapo)39.333888888889-2.3716666666667Koordinatoj: 39° 20′ N, 2° 22′ U (mapo) [+]
Alto 725 m [+]
Areo 68,21 km² (6 821 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Casas de los Pinos (Provinco Kvenko)
Casas de los Pinos (Provinco Kvenko)
DEC
Casas de los Pinos
Casas de los Pinos
Situo de Casas de los Pinos
Casas de los Pinos (Hispanio)
Casas de los Pinos (Hispanio)
DEC
Casas de los Pinos
Casas de los Pinos
Situo de Casas de los Pinos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Casas de los Pinos [+]
vdr
Situo de la Provinco Kvenko en Hispanio

Casas de los Pinos [kAsas delos pInos] (Domoj de la Pinoj) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas Pinero. La censita loĝantaro en 2013 estis de 539 loĝantoj kaj la denseco estas de 7,9 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Casas de los Pinos estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Kvenka Manĉo en la suda parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 725 m; je 120 km el Kvenko, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 68.21 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°20′2″N 2°22′18″O.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La municipa teritorio de Casas de los Pinos norde kaj oriente limas kun tiuj de San Clemente je 9 km); oriente kun Casas de Fernando Alonso je 5 km kaj kun Casas de Haro; sudokcidente kun Villarrobledo kaj sudoriente kun Minaya, tiuj lastaj vilaĝoj de la provinco Albacete.

Krom la urbokerno ene de la municipa teritorio, estas la jenaj domaroj kaj kvartaloj: Casas de Roldán (aŭ "Casas de Gachas"), Los Estesos, Los Luises, Monte Orenes, Ventas de Alcolea, Casa del Angel, Casa Grande, Venta Nueva, Cuarto del Escape, Casilla de Chapé, Los Torres, Los Girones, Los Galindos, Casa Pacheco, ktp. Ĉiuj estis iam loĝataj sed lastatempe multaj pro dependi de tradicia kaj mariĉa agrikulturo, estas jam neloĝataj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Meze de la 20a jarcento la populacio de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ĉe Casas de los Pinos super 1,100 loĝantoj, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kaj ankaŭ ĉe Casas de los Pinos kie oni falis al la nunaj 500.

Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis preskaŭ ĉiam de dekstra partio, escepte nur unu okazo kiam estis el la PSOE. Ekde 1995 regas la PP.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo (vitejoj kaj vinproduktado) kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]