Villalba del Rey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Villalba del Rey
Villalba del Rey.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Kvenko
Poŝtkodo 16535
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Antonio Luengo Rodríguez (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 515  (2018) [+]
Loĝdenso 5 89 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 21′ N, 2° 38′ U40.344269-2.6397358Koordinatoj: 40° 21′ N, 2° 38′ U [+]
Alto 791 m [+]
Areo 95 km² (9 500 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Villalba del Rey
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Villalba del Rey [+]
Information icon.svg
vdr
Situo de la Provinco Kvenko en Hispanio.

Villalba del Rey [biĜALba delREJ] (Blanka Urbo de la Reĝo) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo. Ties teritorio kuŝas borde de la Akvorezervejo de Buendía, lime kun la municipoj de Tinajas, Cañaveruelas kaj Huete.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas villalbero [biĝalBEro] . La censita loĝantaro en 2016 estis de 560 loĝantoj kaj la denseco estas de 5,89 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Villalba del Rey estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Kvenka Alkario en la nordokcidenta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 791 m super marnivelo. La areo de ties teritorio estas de 95 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°20′39″N 2°38′23″Ok. Ĝi situas je ĉirkaŭ 74 km de Kvenko, provinca ĉefurbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ties nomo, laŭvorte Blanka Urbo, derivas tre verŝajne kiel aludo al la blanka koloro de la domoj kiuj komponis la setlejon. Ĉar dekomence apartenis al la jurisdikcio de Huete, la municipo nomiĝis Villalba de Huete, nomo kiu ŝanĝiĝis pro sendependiĝo en 1411 al Villalba del Rey. Tiu nomo konserviĝis ĝis nun kun la escepto de la periodo de la Dua Hispana Respubliko (1931-1936) kiam ĝi eknomiĝis Villalba de la República.

Eble la nasko de la setlejo devenas el la plifirmigo de grava vojo kaj akompana domaro. En la aktualo tiu iama vojo estas la vojo kiu trapasas kaj strukturas la vilaĝon, nome la strato Ramón y Cajal. Inter la 14a kaj 15a jarcentoj, la vilaĝo sendependiĝis el Huete kaj iĝis "villa". El Villalba de Huete iĝis Villalba del Rey. Inter la 16a kaj la 17a jarcentoj la vilaĝo jam grandiĝis kaj oni konstruis la preĝejon.

En la 19a jarcento en Villalba del Rey estis 110 geinfanoj. Ties produktado estis cerealoj, legomoj, kartamo, ŝafoj, kaproj kaĉasbestoj. Krome estis porfaruna muelejo, alia porolea, du panfornoj kaj unu por tegoloj kaj brikoj. Ili importis rizon, moruon, kotonon kaj tolaĵojn.

Inter 1954 kaj 1958 oni konstruis proksime la akvorezervejon de Buendía, kiu kovris grandan parton de la plej fekundaj valoj de la municipo ĉe la rivero Guadiela.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Ĝis meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Villalba del Rey, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Villalba del Rey kie oni alvenis al la nunaj 560.

Aktuale Villalba del Rey havas gravajn infrastrukturojn kiaj municipa naĝejo, publika biblioteko, maljunulejoj, benzinejo, sportareo, sancentro, parkoj, trinkejoj, restoracioj, ventogeneratoroj, dancejo, vendejoj kaj aliaj.

Ekonomio kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo (olivoj kaj cerealoj) kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

La preĝejo de Nia Sinjorino de la Asunción: de grandaj proporcioj kun ŝtonaj muroj, datas de la 16a kaj 17a jarcentoj. Ties enorma kvadrata turo trietaĝa havas tri elegantajn kaj mallarĝajn fenestrojn kaj duoblan arkon por sonoriloj ĉiuflanke. La intern o trinava kun kvar cilindraj kolonoj ĉiuflanke. Estas baroka kapelo kaj renesanceca retablo de transiro (18a jarcento) kun bonkvalitaj pentraĵoj surtabulaj.

Estas ankaŭ kvin ermitejoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]