Albalate de las Nogueras
Albalate de las Nogueras | |||
---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Kvenko | ||
Poŝtkodo | 16841 [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Pedro Blanco Salcedo (PP) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 276 (2016) | ||
Loĝdenso | 6,88 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 22′ N, 2° 17′ U (mapo)40.367222222222-2.2780555555556Koordinatoj: 40° 22′ N, 2° 17′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 855 m [+] | ||
Areo | 40,11 km² (4 011 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||

Albalate de las Nogueras [albaLAte delasnoGEras] (A. de la Juglandarboj) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.
Loĝantoj[redakti | redakti fonton]
La loĝanto nomiĝas albalateño. La censita loĝantaro en 2016 estis de 276 loĝantoj kaj la denseco estas de 6,88 loĝ/km².
Situo[redakti | redakti fonton]
Albalate de las Nogueras estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Kvenka Alkario en la norda parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 855 m super marnivelo; je malpli ol 44 km el Kvenko, provinca ĉefurbo, kaj je 179 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 40,11 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°22′02″N 2°16′41″Ok. Ĝi situas inter la riveroj Albalate kaj Trabaque.
Historio[redakti | redakti fonton]
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Ĝis meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Albalate de las Nogueras kun pli ol milo da loĝantoj, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Albalate de las Nogueras kie oni alvenis al la nunaj 276.
Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis foje el maldekstra partio PSOE sed lastatempe el dekstra PP.
Ekonomio[redakti | redakti fonton]
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.