Alcalá de la Vega

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Alcalá de la Vega
Castillo de Alcalá de la Vega.jpg

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Kvenko
Poŝtkodo 16122
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Rufo Montero (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 90  (2018) [+]
Loĝdenso 1 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 1′ N, 1° 30′ U40.0185883-1.4931535Koordinatoj: 40° 1′ N, 1° 30′ U [+]
Alto 1 200 m [+]
Areo 69 25 km²
Situo de Alcalá de la Vega
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Alcalá de la Vega [+]
v  d  r
Information icon.svg
Situo de la Provinco Kvenko en Hispanio.

Alcalá de la Vega estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas alcaleño. La censita loĝantaro en 2016 estis de 97 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,4 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Alcalá de la Vega estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Serranía Media-Campichuelo kaj Serranía Baja en la orienta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 1,200 m super marnivelo. La areo de ties teritorio estas de 69,25 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°01′07″N 1°29′35″Ok.

Trapasas ties teritorion la rivero Cabriel.

Historio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo Ntra. Sra. de la Asunción en Alcalá de la Vega (Cuenca).

Estis setlejo jam en ataŭromia epoko, sed plej parto de antikvaj aludoj estas de araba epoko. Araboj havis tie kastelon el kio devenas la arabdevena vorto alcalá. La kristana Reconquista okazis en la areo en la 13a jarcento.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Alcalá de la Vega, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Alcalá de la Vega kie oni venis al la nunaj 97.

Post la Hispana Transiro al demokratio la urbestro estis plej ofte de maldekstra partio PSOE, fakte Rufo Montero atingis sesfoje la urbestrecon.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie kaj nuntempe rikoltado de fungoj. Servoj kaj loĝejoj, ĉefe pro proksimeco al la provinca ĉefurbo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]