Fuertescusa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Fuertescusa
Vista panorámica de fuertescusa.jpg
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Kvenko
Poŝtkodo 16... [+]
Retpaĝaro [1]
Politiko
Urbestro María Eva Bodoque Martínez (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 70  (2018) [+]
Loĝdenso 1 15 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 29′ N, 2° 11′ U40.4754339-2.1757919Koordinatoj: 40° 29′ N, 2° 11′ U [+]
Alto 998 m [+]
Areo 64 1 km²
Situo de Fuertescusa
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Fuertescusa [+]
v  d  r
Information icon.svg
Situo de la Provinco Kvenko en Hispanio.

Fuertescusa estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas fortero. La censita loĝantaro en 2016 estis de 74 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,15 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Fuertescusa estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Serranía Alta en la nordorienta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 998 m super marnivelo (la plej alta punkto de la teritorio estas la montopinto de Poste kun 1,429 msm.); je malpli ol 57 km el Kvenko, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 64,1 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°28′32″N 2°10′33″Ok. La plej proksimaj setlejoj estas Cañizares je 4 km, Cañamares je 8 km kaj Poyatos je 10 km.

Tra la municipo fluas la rivero Escabas, kiu havas longon de 60 km, estas alfluanto de la rivero Guadiela kaj estas norde de la provinco Kvenko, en la montaro. La rivero Escabas formas parton de la hidrografia baseno de la rivero Taĵo. La municipo troviĝas proksime de la natura pejzaĝo de la elfluo de la rivero Cuervo, kaj de la Ĉasparko El Hosquillo [osKIjo].

Historio[redakti | redakti fonton]

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Fuertescusa, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Fuertescusa kie oni alvenis al la nunaj 74.

Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis plej ofte lastatempe el maldekstra partio PSOE.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Kelkajn kilometrojn antaŭ alveni al Fuertescusa estas tri tuneloj elfositaj el la roko, temas pri la Puerta del Infierno (infera pordo). Post tiuj tuneloj, dekstre estas la rojo "El Peral" (la pirarbo). Jam pli proksime de la vilaĝo estas enorma roko karesnomata "Piedra del Castillo" (kastelroko), nome iama gvatejo.

Temas pri vilaĝo tipe montara, ĉirkaŭita de grandaj rokejoj kaj densaj pinaroj. Ĝi troviĝas sur deklivo al valo plena je pinaroj, kverkoj kaj poploj. Tie estas riĉa faŭno, el gipoj aere al barbioj akve, kaj cervoj, aproj, kapron kaj bovinoj sur la tereno. Estas belaj naturaj pejzaĝoj kun ĉirkaŭ 100 fontoj, el kiuj el multaj eliras akvo pura kaj altkvalitaj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie, krom popularaj metioj, kiaj rivertransportado per flosaĵoj, kaj industrio el vimeno. Servoj kaj loĝejoj, ĉefe por turismo, ekzemple por marŝado.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de San Martín Obispo.
Infera Pordo.
Panoramo de Fuertescusa.
  • Preĝejo de San Martín.
  • Infera Pordo.
  • Baseno kaj lavejo.
  • Rigardejo de Fuertescusa.
  • Rigardejo de la Konuso.
  • Manĝejo El Bronchero.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]