Puebla de Almenara

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Puebla de Almenara
Picorzo.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Kvenko
Poŝtkodo 16421
Politiko
Urbestro Luis Miguel Bustos Sánchez PSOE
Demografio
Loĝantaro 436  (2013)
Loĝdenso 11,56 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 47′ N, 2° 49′ U (mapo)39.786666666667-2.8130555555556Koordinatoj: 39° 47′ N, 2° 49′ U (mapo) [+]
Alto 837 m [+]
Areo 37,72 km² (3 772 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Puebla de Almenara
Situo de Puebla de Almenara

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Puebla de Almenara [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Situo de la Provinco Kvenko en Hispanio
Municipa teritorio de Puebla de Almenara en la provinco Kvenko.
Vido de La Puebla de Almenara kaj la Sierra Jarameña el montetopinto Picorzo.
Vido de la lagato Quebrada [kebrAda], Puebla de Almenara. Kvenko
Keltibera opidumo, fone la kastelo de Puebla de Almenara
Keltibera opidumo sur la monteto de la Kruco
Diversaj kultivoj kaj tipoj de vegetaĵaro laŭ alteco.
Kastelo de Puebla de Almenara.
Preĝejo Ntra. Sra de la Asunción. Puebla de Almenara. Cuenca
Tombo de episkopo Don Juan de Cuenca en la Preĝejo Ntra. Sra de la Asunción de Puebla de Almenara. Cuenca

Puebla de Almenara estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas Puebleño. La censita loĝantaro en 2013 estis de 436 loĝantoj kaj la denseco estas de 11,56 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Puebla de Almenara estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Kvenka Manĉo en la sudokcidenta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 864 m kaj maksimuma de 1054 m. La areo de ties teritorio estas de 37.72 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°47′12″N 2°48′47″O.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Limoj[redakti | redakti fonton]

Nordokcidente: Almendros Norde: Almonacid del Marquesado Nordoriente: Almonacid del Marquesado
Okcidente: Villamayor de Santiago Rosa de los vientos.svg Oriente: Almonacid del Marquesado kaj Villarejo de Fuentes
Sudokcidente Villamayor de Santiago Sude: Hontanaya Sudoriente: Villarejo de Fuentes

Demografio[redakti | redakti fonton]

1830
proks
[3] 1842 1857 1860 1877 1887 1897 1900 1910 1920 1930 1940 1950 1960 1970 1981
958 950 sd sd 1118 1130 1102 1123 1274 1357 1509 1632 1597 1418 1024 833
  • Demografio de la lastaj jaroj INE[4]
1991 1996 2001 2002 2003 2004 2005 2006 2007 2008 2009 2010 2011
676 580 541 523 504 487 487 483 495 494 474 456 492

Historio[redakti | redakti fonton]

Estis jam restoj el la antaŭromia epoko nome opidumo de keltibera popolo. Ĝi estis fondita kiel moderna setlejo en 1332 (14a jarcento). Dum tiu jarcento estis insurekcioj kontruax la feŭdaj senjoroj kaj la loĝantaro petis apogon de la reĝo Henriko la 3-a de Kastilio, kiu apogis ilin. Poste la vilaĝo pasis al aliaj senjoroj, kiaj tiuj de la familio Mendoza.

Meze de la 20a jarcento la populacio de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ĉe Puebla de Almenara super 1,600 loĝantoj, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kaj ankaŭ ĉe Puebla de Almenara kie oni falis al la nunaj malpli ol 500.

Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis plej ofte el dekstraj partioj, fakte ekde 1987 al 2007 estis Francisco Moreno Vara (PP) kaj ekde 2007 Luis Miguel Bustos Sánchez de la socialisma partio (PSOE).

Washington Irving rakontis legendon pri kavaliro Munio Sancho de Hinojosa kiu mortiĝis dum batalo kontraŭ maŭroj en kampoj proksimaj al Almenara.

Politiko[redakti | redakti fonton]

Municipaj balotoj[redakti | redakti fonton]

La sekvaj tabeloj montras la rezultojn de la municipaj balotoj okazintaj en 2003[5] , 2007 [6], kaj 2011..[7] 2015 [8]

Elecciones municipales, 25 de mayo de 2003 [5]
Partido Votos % Concejales
PP 199 49.75 % 4
PSOE 198 49.5 % 3
Elecciones municipales, 27 de mayo de 2007 [6]
Partido Votos % Concejales
PSOE 227 52.55 % 4
PP 204 47.22 % 3
Elecciones municipales, 22 de mayo de 2011 [7]
Partido Votos % Concejales
PSOE 230 57.07 % 4
PP 172 42.68 % 3
Elecciones municipales, 24 de mayo de 2015[8]
Partido Votos % Concejales
PSOE 186 53.76% 4
PP 158 45.66% 3


Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo (cerealoj kaj olivarboj)[9] kaj brutobredado tradicie. Servoj (du bankoj, kvar trinkejoj kaj kelkaj vendejoj) kaj loĝejoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Estas kastelo rekonstruita en la 14a kaj 15a jarcentoj. Ĝi konservas muregon, ĉefturon, centran korton kun subtera baseno, keloj, ĉevalejoj ktp. La kastelo estis en teroj de la infanto don Juan Manuel kiu donis privilegian dokumenton al la municipo por ties reloĝado; ĝi apartenis poste al la fmailio Mendoza kiam oni finis ties konstruadon, kaj tiele ĉe unu el la turoj estas la blazono de la familio Mendoza. En la 16a jarcento ĝi apartenis al la princino de Eboli, doña Ana de Mendoza y de la Cerda, kiu heredis ĝin el sia patro Diego Hurtado de Mendoza.

La preĝejo Asunción (ĉieliro de la virgulino) estas de la 16a kaj 17a jarcentoj. Ĝi enhavas artan tombon de episkopo Juan de Cuenca kun ties skulptaĵo.[10] Ermitejo Misericordia (mizerikordo) kun baroka retablo. Palaco de episkopo Juan de Cuenca konstruita inter 1612 kaj 1623. [11]

Naturaj vidindaĵoj estas Cerro de la Cruz (monteto de la Kruco) kun alto de 1054 metroj[12], kavoj proksimaj al tiu kaj lageto karsta La Quebrá.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Demografía histórica Puebla de Almenara. Arkivita el la originalo je 2007-09-29. Alirita 2014-01-31.
  2. Demografía histórica Puebla de Almenara
  3. Diccionario Geográfico Universal 1832 volumeno VII, paĝo 775
  4. Demografia evoluo de la lastaj jaroj
  5. 5,0 5,1 Resultados electorales 2003: Puebla de Almenara (hispane) (2003).
  6. 6,0 6,1 Resultados electorales 2007: Puebla de Almenara (hispane). El Mundo (2007).
  7. 7,0 7,1 Resultados electorales 2011: Puebla de Almenara (hispane) (2011).
  8. 8,0 8,1 Resultados electorales 2015: Puebla de Almenara (hispane). El Mundo (2011).
  9. Caja España[rompita ligilo]
  10. Orueta y Duarte, Ricardo de, La escultura funeraria en España: Provincias de Ciudad Real, Cuenca, Guadalajara 2000 AACHE, Guadalajara isbn=978-84-95179-44-9 paĝo 277
  11. 2004 Herrera Casado, Antonio, Palacios y Casonas de Castilla la Mancha: Una guía para conocerlos y visitarlos , AACHE, Guadalajara, isbn=84-96236-14-5 kaj isbn=978-84-96236-14-1 paĝo 135.
  12. Altura del Cerro de la Cruz. Arkivita el la originalo je 2007-09-12. Alirita 2014-01-31.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aurelio Pretel Marín, Miguel Rodríguez Llopis (1998). El señorío de Villena en el siglo XIV. Albacete: Instituto de estudios albacetenses "Don Juan Manuel" de la Excma. Diputación de Albacete. ISBN 84-87136-86-9.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]