Priego

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Priego
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Kvenko
Poŝtkodo 16800
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Azucena Redruello García (PP)
Demografio
Loĝantaro 973  (2016)
Loĝdenso 12,03 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 27′ N, 2° 19′ U (mapo)40.4487619-2.313508Koordinatoj: 40° 27′ N, 2° 19′ U (mapo) [+]
Alto 649 m [+]
Areo 80,91 km² (8 091 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Priego (Provinco Kvenko)
Priego (Provinco Kvenko)
DEC
Priego
Priego
Situo de Priego
Priego (Hispanio)
Priego (Hispanio)
DEC
Priego
Priego
Situo de Priego

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Priego [+]
vdr
Situo de la Provinco Kvenko en Hispanio.

Priego estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo. Temas pri rimarkinda urbeto kun monumenta riĉo kaj naturaj pejzaĝoj, en kiuj elstaras la rivero Escabas kaj la profunda ravino formita de tiu, nome la Estrecho de Priego. En ties ekonomio elstaras la tradicia industrio de vimeno kaj de la potfarado kaj ceramiko, el kiu elstaras bekokruĉoj.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas pricense. La censita loĝantaro en 2016 estis de 973 loĝantoj kaj la denseco estas de 12,03 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Priego estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Kvenka Alkario en la norda parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 856 m super marnivelo. La areo de ties teritorio estas de 80,91 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°26′56″N 2°18′49″Ok. Ĝi situas je ĉirkaŭ 58 km al Kvenko kaj je 183 km al Madrido.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni trovis restaĵojn de ebla setlejo de iberoj. Ekzistas romiaj restaĵoj kiel ŝoseo kaj la ponto de Allende. Posteulo de Garci Gómez Carrillo nome Alonso Ruy Carrillo estis nomumita Senjoro de Priego kaj de Escabas, kaj oni donis al li la rajton de impostado kaj de la administrado de la tiam "villa". Tiu akiris la titolon de "urbo" en 1440 el la reĝo Johano la 2-a de Kastilio, patro de Isabel la Católica.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Ĝis meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Priego kun pli ol 2680 loĝantoj, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Priego kie oni alvenis al la nunaj 973.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo (olivoj kaj cerealoj) kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Urbodomo, situa ĉe la Plaza Mayor (ĉefa placo). Estis iam Palaco de la Grafoj de Priego, de la 16a jarcento kaj de stilo de Renesanco, kun simpla kaj eleganta ornamado kun fenestroj kun arkoj cirklopartaj kaj klasikismaj frontonoj.
  • Turo de Despeñaperros, lasta restaĵo de la araba fortikaĵo kiu ankoraŭas. Ĝi havas formon prisman kaj estas tre ruinigita. En la suba parto de la turo troviĝas la nomita «Cueva de la Mora» (Groto de la Maŭrino), rilate al legendo de la 13a jarcento, laŭ kiu tiu estis la loĝejo de juna princino islamana, nome Zobeĝa.
  • Preĝejo de San Nicolás de Bari, nome gotika konstrauĵo de la 16a jarcento. Ĝi havas enormajn pilierojn en sia interno, kiuj subtenas la volbojn de komplika krucado. La turo havas formon prisman perfektan renesancan. Ĝi montras horloĝon malmulte videble kaj ties sonoriloj funkcias je ĉiu horo kaj duonhoro.
  • Konvento de la Rozarbo, el la 17a jarcento el kiu reste staras la zono de la gotika preĝejo. Sed estas ĉefe ruinoj, ĉar oni uzis kiel helpaj ĉambroj por sportejo.
  • Konvento de Sankta Mikaelo, de la 17a jarcento situa sur la deklivo de la monto kiu komponas la "estrecho de Priego", je 4 km de tiu.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]