La Almarcha

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La Almarcha
Cementerio II 016.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Kvenko
Poŝtkodo 16740
Politiko
Urbestro Cecilio Martínez Martínez (PP)
Demografio
Loĝantaro 472  (2013)
Loĝdenso 7 38 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 41′ N, 2° 23′ U39.686666666667-2.3797222222222Koordinatoj: 39° 41′ N, 2° 23′ U
Alto 875 m [+]
Areo 64 km² (6 400 ha)
Situo de La Almarcha
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo La Almarcha [+]
Information icon.svg
vdr
Situo de la Provinco Kvenko en Hispanio
Puto Airón
Preĝejo
Ermitejo San Bartolomé
Ermitejo San de Antón kaj San Isidro

La Almarcha [la almArĉa] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas almarcheño. La censita loĝantaro en 2013 estis de 472 loĝantoj kaj la denseco estas de 7,38 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

La Almarcha estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Kvenka Manĉo en la sudokcidenta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 875 m; je 64 km el Kvenko, provinca ĉefurbo, kaj je 100 km el Albacete, dum al la ŝtata ĉefurbo Madrido distas 154 km kaj al Valencio, 193 km. La areo de ties teritorio estas de 64 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°41′12″N 2°22′47″O. Ties municipa teritorio limas kun tiuj de Castillo de Garcimuñoz, Olivares de Júcar, La Hinojosa, Villalgordo del Marquesado kaj Villar de la Encina.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La etimologio de la nomo Almarcha devenas el araba “al-marğ”, kiu signifas “herbejo”, kaj ankaŭ “setlejo situa ĉe valo aŭ malalta tero”, interpretata de la Diccionario de la Real Academia Española laŭ la teksto de la Tesoro de la lengua castellana de Covarrubias.

Flaŭro kaj faŭno[redakti | redakti fonton]

Flaŭro

Estas elementoj de biodiverseco: makiso kun anzinoj, multa olivarbaro kaj lokoj kun pinoj, poploj kaj migdalarboj. En la loko "La Muela" estas granda plantejo de lavendo el kie oni produktas esencan oleon por fabrikado de parfumoj. Samloke abundas la timiano, la rosmareno, la satureo kaj granda diverseco de kuracplantoj kiaj la nomita rokteo, salvio, ktp.

Faŭno

En la municipa teritorio abundas specioj de malgranda ĉaso kiaj perdrikoj, koturnoj, turdoj, palumboj, turtoj, leporoj kaj kunikloj. Somere abundas apusoj kaj hirundoj. Estas ankaŭ paseroj, abelmanĝuloj, otidoj, pluvioj, malgranda otido, kalandroj, kardeloj, lanioj, ktp. En "La Muela" kaj "El Campazo" foje troveblas agloj, nizoj, falkoj kaj aliaj birdospecioj kiaj turstrigo, noktuo, upupo, ktp. Somere ĉe la bieno Molinillo foje estas aproj kaj vulpoj, krom roduloj kaj kelkaj serpentoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la teritorio oni trovis restojn eĉ el la Neolitiko kaj multaj el la epoko de Romia Imperio. La araboj jam fondis la setlejon. Ili jam citis la setlejon en dokumentoj de 935 kaj 1172. La plej antikva kastililingva citaĵo estas de epoko de la reĝo Sanĉo la 4-a, dua duono de la 13a jarcento. Kaj ankaŭ aperas en la Libro de la caza de don Juan Manuel (1325). Poste estis konfliktoj inter la diversaj feŭdaj senjoroj.

Meze de la 20a jarcento la populacio de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ĉe La Almarcha super 1590 loĝantoj, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kaj ankaŭ ĉe La Almarcha kie oni falis al la nunaj 472.

Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestroj estis Augusto Mena Tierno UCD, Rafael Granero Sánchez (Acción Popular), Amadeo Granero García (CDS), Juan José Toboso García (dufoje, PSOE), Francisco Javier Guijarro Romero (CDS) kaj poste la sama dufoje sed jam por la partio PSOE kaj fine Cecilio Martínez Martínez, (PP).

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo (tritiko, hordeo, olivarbaro kaj sunfloro) kaj brutobredado (ŝafoj) tradicie. Servoj (hotelo, restoracioj, bankoj, apoteko, vendejoj, aŭto-atelieroj kaj entrepreno pri transporto per kamionoj) kaj loĝejoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]


Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • ARCHIVO HISTÓRICO NACIONAL. Clero Secular Regular, Libro 3404, La ermita de san Cristóbal
  • MARQUÉS DE LA ENSENADA. Catastro, 1752.
  • PRETEL MARÍN, Aurelio. Don Juan Manuel, Señor de la llanura, 1982. ISBN 84-600-2900-X
  • REAL ACADEMIA DE LA HISTORIA, m.s. D-29, fº 243.
  • SALAS PARRILLA, Miguel. El proceso de villazgo de La Almarcha, 1986. ISBN 84-398-7148-1
  • SALAS PARRILLA, Miguel. Airón. Dios prerromano de Hispania, 2005. ISBN 84-609-5773-X
  • TORRES MENA, José. Noticias conquenses, 1878.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

https://www.facebook.com/pages/El-Pozairon/139239959482877?ref=hl

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]