Turstrigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Turstrigo
Tyto alba close up.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Strigoformaj Strigiformes
Familio: Titonedoj Tytonidae
Genro: Tyto
Specio: T. alba
Tyto alba
(Scopoli, 1769)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Tutmonda distribuado de Tyto alba
Tutmonda distribuado de Tyto alba
Sinonimoj

Lechusa stirtoni Miller, 1956
Strix alba Scopoli, 1769
Strix pratincola

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La turstrigoblanka strigo (Tyto alba) estas strigo de la familio titonedoj. Ĉi tiu estas unu el la du grupoj de strigoj, la alia estante strigedoj. Ĉi tiuj palaj, longaj, longkruraj strigoj senpene flugas dum ili superflugas paŝtejojn aŭ aliajn ĉasejojn. Temas pri unu el la plej disvastigitaj birdospecioj en la mondo kaj certe la plej disvastigata inter la strigoj; ĝi povas esti nomita ankaŭ kiel komuna turstrigo, ĉar ankaŭ ĉiu alia membro de la genro Tyto povas esti nomata turstrigo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Temas pri birdo sufiĉe granda, ĉirkaŭ 33 ĝis 39 cm longa, kun enverguro de inter 80 kaj 95 centimetroj kun mezaveraĝa pezo ĉe plenkreskuloj de ĉirkaŭ 330 g, sen seksa diferenco.

Ĝi montras karakteran blankan vizaĝan diskon kun formo de koro aŭ ŝildo kun supraj ambaŭflankaj lokoj por la okuloj kaj anguleto centre por montri la bekon al idoj, kiuj bezonos tiun indikilon en tiom blanka vizaĝo, kie ankaŭ ege kontrastas la nigraj okuloj. Ankaŭ subaj partoj estas blankaj en la nomiga subspecio T. alba alba, kvankam ĝi povas varii al blankeca aŭ flaveca aŭ oranĝeca en aliaj subspecioj. Supraj partoj, tio estas la dika kapo (ŝajne senkola), dorso kaj flugiloj estas helbrunaj aŭ orbrunaj tre bele ornamitaj per grizaj punktoj aŭ makuletoj. La longaj kruroj estas parte plumaj kaj havas la fingrojn kovritajn el blankecaj haroj kiuj ofte ne estas tiom blankaj kaj aspektas malpuraj. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed inoj povas esti iom pli grandaj, malhelaj kaj punktitaj sube.

La flugiloj estas grandaj kaj rondoformaj, kio kaŭzas, ke tiu ĉi specio ne estas tre lerta fluganto, sed ĝi estas absolute silenta, kio ege efikas por kapti predojn.

Turstrigoj havas rimarkindan laŭtan kriĉon, iom funebreca kaj strida, se aŭdata de proksime. En urboj facilas aŭdi tiun kriĉon antaŭ vidi la birdon, se oni rigardas al mallumo al la punkto kie oni produktis la alvokon, estas facile vidi la blankan umbron kvazaŭ fantoma pasi. Ili ankaŭ siblas kiel vaporkaldrono aŭ kiel serpento. Tamen estas ampleksa vario de sonoj kiujn povas fari la turstrigo, kio komplikigas la priskribon.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Estas kelkaj rasoj (el 28 ĝis 46), kiuj diferencas ekzemple per la koloro de sia malsupra flanko. Ekzemple, T. a. alba de Okcidenta Eŭropo estas malsupre preskaŭ pure blanka, dum T. a. guttata de Centra Eŭropo estas oranĝeca. Tamen ĉiuj rasoj havas grizajn kaj okrajn supraĵojn. La du dekomence menciitaj subspecioj povas koincidi ekzemple en Hispanio vintre kiam venas la norda T. a. guttata, dum la T. a. gracilirostris loĝas nur en la Kanarioj. Ankaŭ estas diferencoj pri grandoj: la nordamerika subspecio povas esti duobla ol la plej malgranda subspecio de la insuloj Galapagoj.

Turstrigo


  • Tyto alba affinis
  • Tyto alba alba
  • Tyto alba bargei
  • Tyto alba bondi
  • Tyto alba contempta
  • Tyto alba crassirostris
  • Tyto alba delicatula
  • Tyto alba deroepstorffi
  • Tyto alba detorta
  • Tyto alba erlangeri
  • Tyto alba ernesti
  • Tyto alba furcata
  • Tyto alba gracilirostris
  • Tyto alba guatemalae
  • Tyto alba guttata
  • Tyto alba hellmayri
  • Tyto alba hypermetra
  • Tyto alba insularis
  • Tyto alba javanica
  • Tyto alba lucayana
  • Tyto alba meeki
  • Tyto alba nigrescens
  • Tyto alba niveicauda
  • Tyto alba poensis
  • Tyto alba pratincola
  • Tyto alba punctatissima
  • Tyto alba schmitzi
  • Tyto alba stertens
  • Tyto alba subandeana
  • Tyto alba sumbaensis
  • Tyto alba thomensis
  • Tyto alba tuidara

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Turstrigoj troviĝas ĉie en la mondo, sur ĉiu kontinento, krom Antarkto. Pli precize ili povas loĝi en Ameriko ekde suda Kanado ĝis la suda pinto de Sudameriko. En tuta Eŭropo, escepte en Skandinavio kaj Rusio. En tuta Afriko, escepte la dezerto de Saharo. En suda Azio, tio estas en Arabio, Barato, al Hindoĉinio, Indonezio kaj Aŭstralio.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiuj estas birdoj de kampoj. Ili estas iom sidaj kaj noktaj aŭ krepuskaj.

Turstrigoj manĝas mikrotojn, sorikojn, ranojn kaj insektojn, sed ili estas ekonomie valoraj, ĉar ili ankaŭ predas pestojn, kiel ratojn, talpojn kaj musojn. Ili profitas efikegan aŭdkapablon por kapti predojn, tiom ke ili kapablas predi eĉ en tute absoluta malhelo. Ankaŭ vidkapablo estas efika, se konsideri, ke la turnokapableco de la kolo havigas al la turstrigo preskaŭ 360 gradojn de vidkampo. Kultivistoj ofte instigas nestojn por regi ronĝulojn, provizante loĝejojn, kiel barelo instalita flanke; fakte tiu ĉi strigo pro sia specifa metabolismo povas manĝi pli (ekzemple ronĝulojn) ol iu ajn alia specio de strigo. Matura turstrigo manĝas proksimume tri musojn ĉiutage. Paro, produktanta 3 ĝis 5 idojn, manĝos multe pli da ronĝuloj.

Libere, turstrigoj ĝenerale vivas inter 5 kaj 11 jaroj. Krom homoj (trafiko kaj frapoj kontraŭ kabloj) kaj siaj maskotoj, kiel katoj, ili havas malmulte da predantoj, kvankam grandaj strigoj, kiel la gufo, oportune mortigos plej malgrandajn individuojn. La tutmonda loĝantaro estas supozata iom malpli ol 5 milionoj da individuoj. Plej ofte iil estas tre fidelaj al siaj teritorioj.

Por reproduktiĝi la specio preferas homloĝatajn lokojn, eĉ se homoj jam foriris, kiel kampardomoj, subtegmentoj, turoj de preĝejoj (de tie la specifa nomo), ruinoj, grenejoj, ktp. Ili povas nestumi ankaŭ ĉe oldaj trunkoj en ĝardenoj, foje klifoj, ktp. Ili povas reproduktiĝi en ĉiu ajn jarsezono; la ino demetas 4 ĝis 7 ovojn, kiujn kovos dum ĉirkaŭ 32 tagoj. La kovado estas tasko nur de la ino, dum la masklo ĉasas por la tuta familio. La idoj estas kovritaj de blanka lanugo. Kvankam post 50 tagoj la idoj kapablas flugi, plej ofte ii ne malproksimiĝas el la gepatroj ĝis esti 3monataĝaj.

Kaptitaj aŭ enanguligitaj, ili sin ĵetas dorsen kaj draŝas, protektanta sin per akraj ungegoj, eĉ kiam ili estas ankoraŭ idoj.

Legendoj[redakti | redakti fonton]

Multaj noktaj birdospecioj pro siaj kutimoj vekas intereson de homoj, kiuj atribuas al ili foje strangajn kutimojn, ekzemple en Hispanio (ankaŭ en la literatura tradicio) oni supozas, ke ĉar turstrigoj estas ofte ĉe preĝejoj, ili kapablas eniri en la preĝejo kaj trinki la oleon el la lampo kiu tage kaj nokte markas la lokon de la sanktejo.

En Kimrio la specio estas nomitaj kadavrobirdo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Roger Peterson, Guy Mountfort, P.A.D. Hollom, "Guía de campo de las aves de España y de Europa", Omega, Barcelona, 1983.

Bildaro[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]