Campillos-Sierra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Campillos-Sierra
municipo en Hispanio
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Kvenko
Poŝtkodo 16316
Politiko
Urbestro Pedro Soriano Solera (PP)
Demografio
Loĝantaro 29  (2023) [+]
Loĝdenso 0,87 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 6′ N, 1° 42′ U (mapo)40.1008306-1.696882Koordinatoj: 40° 6′ N, 1° 42′ U (mapo) [+]
Alto 1 231 m [+]
Areo 38,03 km² (3 803 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Campillos-Sierra (Provinco Kvenko)
Campillos-Sierra (Provinco Kvenko)
DEC
Campillos-Sierra
Campillos-Sierra
Situo de Campillos-Sierra
Campillos-Sierra (Hispanio)
Campillos-Sierra (Hispanio)
DEC
Campillos-Sierra
Campillos-Sierra
Situo de Campillos-Sierra

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Campillos-Sierra [+]
vdr
Situo de la Provinco Kvenko en Hispanio.

Campillos-Sierra [kamPIjos-SJEra] (Kampetoj-Montaro) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas campillano [kampiJAno]. La censita loĝantaro en 2016 estis de 33 loĝantoj kaj la denseco estas de 0,87 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Campillos-Sierra estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Serranía Media-Campichuelo kaj Serranía Baja en la centra parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 1,257 m super marnivelo; je malpli ol 80 km el Kvenko, provinca ĉefurbo. Ene de la provinco ĝi estas je malpli ol 6 km el Huerta del Marquesado kaj je 17 km el Tejadillos kaj je 8 km el Cañete. Ekster la provinco ĝi distas 85 km el Teruel, 172 km el Valencio kaj 245 km el Madrido. La areo de ties teritorio estas de 38,03 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°06′03″N 1°41′49″Ok.

Historio[redakti | redakti fonton]

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Campillos-Sierra, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Campillos-Sierra kie oni alvenis al la nunaj 33.

Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis foje de maldekstra partio PSOE sed lastatempe el dekstra PP.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Forstado, naturaj pejzaĝoj. Servoj kaj loĝejoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]