Alcantud

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alcantud
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Kvenko
Poŝtkodo 16812
Politiko
Urbestro Juan Carlos Aragón (PP)
Demografio
Loĝantaro 65  (2016)
Loĝdenso 1,13 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 33′ N, 2° 20′ U (mapo)40.548611111111-2.3327777777778Koordinatoj: 40° 33′ N, 2° 20′ U (mapo) [+]
Alto 851 m [+]
Areo 57,63 km² (5 763 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Alcantud (Provinco Kvenko)
Alcantud (Provinco Kvenko)
DEC
Alcantud
Alcantud
Situo de Alcantud
Alcantud (Hispanio)
Alcantud (Hispanio)
DEC
Alcantud
Alcantud
Situo de Alcantud

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alcantud [+]
vdr
Situo de la Provinco Kvenko en Hispanio.

Alcantud estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas alcantucense. La censita loĝantaro en 2016 estis de 65 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,13 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Alcantud estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Kvenka Alkario en la norda parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 851 m super marnivelo. La areo de ties teritorio estas de 57,63 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°32′55″N 2°19′58″Ok. Ĝi situas je ĉirkaŭ 5 km de la samnoma rivero, kaj je 6 km de Vindel kaj de Arandilla del Arroyo. Trafluas ĝian teritorion la rivero Guadiela.

Historio[redakti | redakti fonton]

Aperis romiaj ruinoj, sed post tio estas nur la preĝejo de la 16a jarcento.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Ĝis meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Alcantud, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Alcantud kie oni alvenis al la nunaj 65.

Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis plej ofte lastatempe el dekstra partio PP.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo (olivoj kaj cerealoj) kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]