Casasimarro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Casasimarro
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Kvenko
Poŝtkodo 16239
Retpaĝaro oficiala retejo de la municipo
Politiko
Urbestro Juan Sahuquillo (PP)
Demografio
Loĝantaro 3 220  (2013)
Loĝdenso 64,89 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 24′ N, 2° 2′ U (mapo)39.391944444444-2.0388888888889Koordinatoj: 39° 24′ N, 2° 2′ U (mapo) [+]
Alto 750 m [+]
Areo 49,62 km² (4 962 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Casasimarro (Provinco Kvenko)
Casasimarro (Provinco Kvenko)
DEC
Casasimarro
Casasimarro
Situo de Casasimarro
Casasimarro (Hispanio)
Casasimarro (Hispanio)
DEC
Casasimarro
Casasimarro
Situo de Casasimarro

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Casasimarro [+]
vdr
Situo de la Provinco Kvenko en Hispanio.
Preĝejo kaj placeto.
Preĝejo de Sankta Johano Evangeliisto nokte.

Casasimarro estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas casasimarreño. La censita loĝantaro en 2013 estis de 3220 loĝantoj kaj la denseco estas de 64,89 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Casasimarro estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Kvenka Manĉeto en la plej suda parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 750 m; je 93 km el Kvenko, ĝia provinca ĉefurbo, je 60 km el Albacete, nomeplej proksima provinca ĉefurbo, je 219 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo, kaj je 165 km el Valencio. La areo de ties teritorio estas de 49.62 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°23′31″N 2°2′20″O.

Limas kun la municipoj de Sisante, El Picazo, Villanueva de la Jara, Quintanar del Rey kaj Villalgordo del Júcar, tiu lasta en la provinco Albacete.

Historio[redakti | redakti fonton]

Casasimarro estas municipo relative moderna. La plej antikva dokumenta mencio de Casasimarro estas de 1598 en la Relación Topográfica de Filipo la 2-a. En tiu dokumento oni mencias la fondon de domaro nome ``Casa de los Simarro´´ (domo de la familio Simarrro) kio okazis en 1470. Tiu domaro dependis el Villanueva de la Jara kaj ties nomo korespondas al la unua fondinto que se llamaba ansí (kiu nomiĝis tiel) laŭ la dokumento. El tiu fondo, en 1591 Casasimarro jam atingis 800 loĝantojn, nome kamparanoj kaj brutobredistoj.

En 1653 Casasimarro ricevis la titolon de Villa (vilaĝo) kaj ekde tiam ĝi estis sendependa municipo. En 1830 setlis la unuaj fabrikantoj de gitaroj, kio devenis en tradicio karaktera de la loko, pro la bonkvalito kaj prestiĝo de ties gitaroj en la tuta Hispanio, tradicio kiu ankoraŭ daŭras kaj aperas en la blazono.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto, tio estis oni perdis pli da 300 loĝantoj pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 1960-aj jaroj la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ĉe Casasimarro super 5,000 loĝantoj, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Casasimarro kie oni falis al la nunaj 3,000. Ĉiukaze la kultivo de ĉampinjono bremsis la plialtiĝon.

Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo (ĉampinjono) kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj. Industrio de gitaroj

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]