LAV Madrid-Levante

El Vikipedio, la libera enciklopedio
LAV Madrid-Levante

Stacio València Joaquín Sorolla

Stacio València Joaquín Sorolla
Trafikado
Trafikanto Renfe Operadora, SNCF (Ouigo), ILSA (Iryo)
Teknikaj trajtoj
Longo 603 km
Ŝpuro 1435 mm (Normala ŝpuro)
Fervoja elektra sistemo 25 kV
Maksimuma rapideco 350 km/h
vdr

LAV Madrid-Levante (hispane Línea de alta velocidad Madrid-Levante) estas altrapida linio de la fervoja reto en Hispanio. La linio, komence inaŭgurita la 18-an de decembro 2010, kulminante la 1-an de julio 2022 kun la lasta sekcio, etendiĝas de la stacio Chamartín-Clara Campoamor en Madrido orienten kun branĉoj kiuj finiĝas en la urboj Valencio, Alakanto kaj Murcio.

La itinero estis desegnita laŭ la teknikaj specifoj de kunfunkciebleco de Eŭropa Unio por altrapidaj fervojaj linioj. Ĝi konsistas el duobla trako de norma aŭ internacia ŝpuro (1435 mm) kaj taŭgas por maksimuma rapideco de 350 km/h. Elektra tensio, kiel en ĉiuj hispanaj altrapidaj linioj, estas 25 kV alterna kurento kaj administrado estas farita per ERTMS (European Rail Traffic Management System) kun signalado ETCS (European Train Control System) nivelo 1 inter Madrid-Chamartín kaj Torrejón de Velasco, niveloj 1 kaj 2 inter Torrejón de Velasco kaj Valencio, aŭ nur nivelo 2 inter Forkiĝo Albacete kaj Alakanto kaj inter Forkiĝo Murcio kaj Beniel.


Mapo

Stacioj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]