Iryo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Iryo

Trajno Iryo 109-002 en Madrid-Puerta de Atocha
varomarko • klaso de vagonara servo
Ĝeneralaj informoj
Loko  Hispanio
Transportsistema speco Altrapida fervojo
Komenco de trafiko 2022
Aliaj informoj
Posedanto ILSA
vdr

Iryo estas la komerca marko de la fervojfunkciigisto Intermodalidad de Levante S.A. (ILSA), la ĉefa privata altrapida fervojfunkciigisto en Hispanio.

ILSA estas konsorcio formita de 55% de la aviadila kompanio Air Nostrum kaj 45% de la itala ŝtata funkciigisto Trenitalia, eŭropa gvidanto en fervoja transporto, kiu iĝis parto de la kapitalo en 2020. La ĉefoficisto de la firmao estas Simone Gorini, dum Víctor Bañares estas ĝia ĝenerala direktoro.

La firmao investis 1 miliardon da eŭroj en la akiro de 20 novaj trajnoj de la alianco Hitachi Rail kaj Bombardier Transportation de la serio ETR 1000, plej nova teĥnologio de altrapida trajno. La propulso (motoroj) estas konstruita de Bombardier, en ĝia fabriko en Trápaga (Biskajo) kaj la tuta trajno estas kunmetita en Pistojo, Italio.

La firmao komencis funkciigi en 2022, kun la unuaj biletoj venditaj ekde la 18-an de septembro.


Mapo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]