Alvia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alvia

Trajno Alvia, serio 120, alvenanta al Pamplono
vagonara servo
Ĝeneralaj informoj
Loko  Hispanio
Transportsistema speco Longdistanca fervoja servo kun altrapidaj sekcioj
Teknikaj informoj
Nombro de linioj 21
Nombro de veturiloj 72
Aliaj informoj
Traklarĝo Ibera ŝpuro
Internacia ŝpuro
Transportisto Renfe Viajeros
vdr

Alvia (akronimo de Alta velocidad en vía internacional y ancha) estas marko de la hispana publika funkciigisto Renfe Viajeros, kiu inkluzivas fervojajn servojn por la longdistancaj kaj altrapidaj transportoj de pasaĝeroj. Tiuj servoj estas karakterizitaj per vojaĝaj itineroj kiuj kombinas sekciojn de altrapidaj linioj (en norma ŝpuro) kun sekcioj de konvenciaj linioj, je pli malalta rapideco, sur trako de iberia ŝpuro. Por ebligi ĉi tion rapide, kaj male al trajnoj AVE (kiuj nuntempe povas funkcii nur sur normala ŝpuro), la trajnoj destinitaj al servoj de Alvia havas integran ŝpuran ŝanĝsistemon, per kiu ili povas veturi sur vojoj de ambaŭ specoj de ŝpuroj, ŝanĝante traklarĝon dum veturado post trapaso tra speciala infrastrukturo.

Unu el la avantaĝoj de Alvia estas ebligi al urboj, kiuj ne havas altan rapidon, profiti de signifa redukto de vojaĝdaŭroj. Trajnoj Alvia veturas kun maksimuma rapideco de 250 km/h sur linioj de internacia ŝpuro kaj kun maksimuma rapideco de 220 km/h sur linioj de konvencia ŝpuro. La servo estas efektivigita per trajnoj de la serioj 120, 130, 730 kaj 121.


Altrapidaj linioj (norma ŝpuro, ibera ŝpuro)


Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]