Alcolea del Pinar
Alcolea del Pinar | |||
---|---|---|---|
| |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Poŝtkodo | 19260 | ||
Retpaĝaro | [] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Isidoro Escolano Albacete (PSOE) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 326 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 2,96 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 2′ N, 2° 28′ U (mapo)41.036944444444-2.4655555555556Koordinatoj: 41° 2′ N, 2° 28′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 203 m [+] | ||
Areo | 113,68 km² | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||

Alcolea del Pinar (A. de la Pinaro) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo. Krom la municipa ĉefurbo, la municipo inkludas la domarojn de Cortes de Tajuña, Garbajosa, Tortonda kaj Villaverde del Ducado.
Domaroj[redakti | redakti fonton]
Domaroj | Loĝantoj (2015) |
---|---|
Alcolea del Pinar | 252 |
Cortes de Tajuña | 19 |
Garbajosa | 11 |
Tortonda | 28 |
Villaverde del Ducado | 33 |
Loĝantoj[redakti | redakti fonton]
La loĝanto nomiĝas alcoleano. La censita loĝantaro en 2016 estis de 336 loĝantoj kaj la denseco estas de 2,96 loĝ/km².
Situo[redakti | redakti fonton]
Alcolea del Pinar estas situanta en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo konsiderita foje en la komarko aŭ distrikto Alkario kaj foje en la Montaro de Gvadalaĥaro, en la norda pinto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1 203 m super marnivelo; je 83 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo, kaj je 183 km el Zaragozo. La areo de ties teritorio estas de 113,68 km². La geografiaj koordinatoj estas 41°02′13″N 2°27′56″Ok. Ĝi estas bon komunikita ĉar situas ĉe la Nordorienta Aŭtoŝoseo, en la km 135, inter Gvadalaĥaro kaj Zaragozo.
Historio[redakti | redakti fonton]
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto al 336, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Alcolea del Pinar, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Alcolea del Pinar kie oni falis al la nunaj 336.
Ekonomio[redakti | redakti fonton]
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- Preĝejo de Virgulino de la Rozario, de la 19-a jarcento.
- Roka Domo, loĝejo elfosita en sabloŝtona roko fare de Lino Bueno, komence de la 20-a jarcento.[1] Li faris tiun verkon dum deksep jaroj laŭ informo de la ĵurmalo El Imparcial de la 11a de januaro 1925, farite per fosilo kaj torĉoj ĝis ekhavi kelkajn ĉambrojn, pro la manko de resursoj por lui loĝejon.[2]
- Muzeo de la Betono, kun skulptaĵoj el betono kaj fero fare de Máximo Rojo.[1]
- Artgalerio de Antonio García Perdices.[1]
Notoj[redakti | redakti fonton]
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Bibliografio[redakti | redakti fonton]
- Díaz Sánchez, Julián (2006). «Un esteta en La Alcarria. El monasterio de las Perdizes (Alcolea del Pinar)». En Ramírez, Juan Antonio (Dir.). Escultecturas margivagantes. La arquitectura fantástica en España. Siruela. pp. 417-424. ISBN 84-7844-947-7.