Olmeda de Cobeta
Olmeda de Cobeta | |||
---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Poŝtkodo | 19... [+] | ||
Retpaĝaro | [] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Juan Antonio Calvo Padin | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 59 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 1,79 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 52′ N, 2° 11′ U (mapo)40.860555555556-2.1811111111111Koordinatoj: 40° 52′ N, 2° 11′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 147 m [+] | ||
Areo | 39,62 km² | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||

Olmeda de Cobeta [olMEda dekoBEta] (Ulmejo de C.) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.
Loĝantoj[redakti | redakti fonton]
La loĝanto nomiĝas olmedano. La censita loĝantaro en 2016 estis de 71 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,79 loĝ/km².
Situo[redakti | redakti fonton]
Olmeda de Cobeta situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la orienta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1147 m super marnivelo apud la Natura Parko de Alto Tajo; je 118 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 39,62 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°51′38″N 2°10′52″Ok.
Historio[redakti | redakti fonton]
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 71, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Olmeda de Cobeta, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Olmeda de Cobeta kie oni falis al la nunaj 71.
Ekonomio[redakti | redakti fonton]
Agrikulturo (kikeroj, tomatoj, kukurboj, fazeoloj kaj tritiko), forstado kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj. Rura turismo: estas abunda flaŭro de juglandarboj, ulmoj, pinoj kaj juniperoj. Ĉefaj vidindaĵoj estas Monaĥejo de Sankta Maria de Buenafuente de Sistal kaj la preĝejo de Sankta Maria Magdala kun ŝtontajlistaj markoj.