Riofrío del Llano
Riofrío del Llano | |||
---|---|---|---|
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Poŝtkodo | 19... [+] | ||
Retpaĝaro | [] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Esperanza Mochales Marina | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 58 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 1,07 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 8′ N, 2° 49′ U (mapo)41.138888888889-2.8205555555556Koordinatoj: 41° 8′ N, 2° 49′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 018 m [+] | ||
Areo | 42,93 km² | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||

Riofrío del Llano [rioFRJO delĜAno] (Malvarma Rivero de la Ebenaĵo) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo. La municipo enhavas la setlejojn Cardeñosa, Riofrío del Llano kaj Santamera. Riofrío del Llano estas la municipa ĉefurbo, kiu situas sur la Lanvojo (Ruta de la Lana), inter Atienza kaj Santiuste.
Loĝantoj[redakti | redakti fonton]
La censita loĝantaro en 2016 estis de 46 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,07 loĝ/km².
Situo[redakti | redakti fonton]
Riofrío del Llano situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Montaro de Gvadalaĥaro en la nord-okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1019 m super marnivelo; je 74 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 42,93 km². La geografiaj koordinatoj estas 41°08′20″N 2°49′14″Ok.
Historio[redakti | redakti fonton]
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 46, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Riofrío del Llano, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Riofrío del Llano kie oni falis al la nunaj 46.
Ekonomio[redakti | redakti fonton]
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj.