Tordelrábano
Tordelrábano | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Poŝtkodo | 19... | ||
Retpaĝaro | [] | ||
Politiko | |||
Urbestro | José Damián Chicharro Ranz | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 16 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 1,72 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 13′ N, 2° 45′ U (mapo)41.2185953-2.7580363Koordinatoj: 41° 13′ N, 2° 45′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 070 m [+] | ||
Areo | 11,62 km² | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Tordelrábano [+] | |||
Tordelrábano [tordelRAbano] (Turo de la rafano) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.
Loĝantoj[redakti | redakti fonton]
La censita loĝantaro en 2016 estis de 20 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,72 loĝ/km².
Situo[redakti | redakti fonton]
Tordelrábano situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Montaro de Gvadalaĥaro en la nord-okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1018 m super marnivelo; je 89 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 11,62 km². La geografiaj koordinatoj estas 41°13′07″N 2°45′29″Ok.
Historio[redakti | redakti fonton]
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 236 en 1930 al 10 en 2001, tio estis oni perdis pli ol 200 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Tordelrábano, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Tordelrábano kie oni falis al la nunaj 20.
Ekonomio[redakti | redakti fonton]
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj.