Semillas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Semillas
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19... [+]
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro César Rodríguez-Camuñas Escribano (PP)
Demografio
Loĝantaro 40  (2018) [+]
Loĝdenso 0 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 4′ N, 3° 7′ U41.059722222222-3.1183333333333Koordinatoj: 41° 4′ N, 3° 7′ U [+]
Alto 1 194 m [+]
Areo 49 91 km²
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Semillas
v  d  r
Information icon.svg
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Semillas [seMIĝas] (Semoj) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo. En sia municipa teritorio kuŝas la senhomejoj Las Cabezadas, La Iruela, Robredarcas kaj Las Teinadas.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La censita loĝantaro en 2016 estis de 40 loĝantoj kaj la denseco estas de 0,8 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Semillas situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montaro de Gvadalaĥaro en la nord-okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1.194 m super marnivelo (min.:900 m. en la valo de Sorbe, maks.:1.550 m. en la altaĵo Santotis); je 70 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 49,91 km². La geografiaj koordinatoj estas 41°03′35″N 3°07′06″Ok.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la dua duono de la 19-a jarcento la loĝantaro estis preskaŭ ĉiam super la 300 loĝantoj, sed poste venis dekadenco kaj la loĝantaro malpliiĝis.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 40, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Semillas, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Semillas kie oni falis al la nunaj 40.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo, produktado de mineraloj el plumbo, kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]