Sacedón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sacedón
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19120
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Francisco Pérez Torrecilla (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 1 566  (2023) [+]
Loĝdenso 13,88 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 29′ N, 2° 44′ U (mapo)40.482222222222-2.7316666666667Koordinatoj: 40° 29′ N, 2° 44′ U (mapo) [+]
Alto 740 m [+]
Areo 113,28 km²
Horzono UTC+01:00 [+]
Sacedón (Hispanio)
Sacedón (Hispanio)
DEC
Sacedón
Sacedón
Situo de Sacedón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sacedón [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Sacedón estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas sacedonense. La censita loĝantaro en 2016 estis de 1 572 loĝantoj kaj la denseco estas de 13,88 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Sacedón situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Alkario en la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 740 m super marnivelo; je 56 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 113,28 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°28′56″N 2°43′54″Ok. La municipo limas sude kun la provinco Kvenko.

Nordokcidente: Auñón Norde: Pareja kaj Alocén Nordoriente: Pareja
Okcidente: Auñón Oriente: Alcocer
Sudokcidente: Sayatón Sude: Buendía (Kvenko) kaj Villalba del Rey (Kvenko) Sudoriente: Cañaveruelas (Kvenko)

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko ricevis la privilegion de villazgo (urbeto) en marto 1553 dum la regado de Karlo la 1-a, kiam ĝi sendependiĝis el Huete.[1]​ Ene de ĝia municipa teritorio estis situa la banloko Real Sitio de La Isabela y Baños de Sacedón, fondita de Fernando la 7-a kaj malaperinta en 1950 sub la Akvorezervejo de Buendía,[2]​ kun aliaj lokoj, kiel Poyos, kies municipa teritorio restis aligita al tiu de Sacedón.[3]​ La loko estis banloko uzita de la reĝoj de Hispanio.[4]

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 2 565 loĝantoj en 1950 al 1 572, tio estis oni perdis 1 000 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Sacedón, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Sacedón kie oni falis al la nunaj 1 572.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Histori-arta Heredaĵo[redakti | redakti fonton]

Interno de la preĝejo de la Asunción (Ĉieliro).

Elstaras kiel parto de la heredaĵo de Sacedón:[5]

  • Preĝejo, verko de la 16-a jarcento (1591, laŭ surskribo en la ĉefa pordego);
  • Ermitejo de la Sankta Vizaĝo de Dio, verko de la 18-a jarcento;
  • Monaĥejo de Monsalud (Córcoles), verko de la 12-a jarcento;
  • Preĝejo de Córcoles, verko de la 13-a jarcento;
  • Skulptaĵo de la Mariblanca, verko devena de la reĝaj kolektoj el la Reĝa Loko de la Isabela;
  • Pilorio de Trujillo, nome kopio de la fama pilorio gotika de la ekstremadura urbo;
  • Sacedón, kun aliaj alkariaj setlejoj, formas parton de turisma-literatura vojo kreita el la romano de la verkisto Camilo José Cela nome Viaje a la Alcarria.[6]

Mediaj resursoj[redakti | redakti fonton]

La akvorezervejo de Bolarque, ĉe Sacedón.
  • Embalses de Entrepeñas y Buendía, así como el entorno, de ambos embalses, conocido como el Mar de Castilla. Este recurso dotó en su día de una actividad náutica destacable en la zona que debido al trasvase Tajo-Segura ha quedado muy limitada. Aún sigue siendo destino de pescadores, que acuden a practicar la pesca recreativa.
  • La caza de especies mediterráneas como el jabalí o la perdiz es una importante actividad turística en la zona complementaria a los deportes náuticos en decadencia.
  • La escalada, que las formaciones naturales de la zona posibilitan en parajes como el de Entrepeñas, así como otros deportes de naturaleza como el senderismo o la equitación son recursos potenciales con una incipiente explotación turística en el comienzo del siglo XXI.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mercado Blanco, Moya Benito kaj Herrera Casado, 2003, p. 326.
  2. Aguado Pintor, Amparo. «La Isabela, un nuevo Real Sitio para los monarcas del siglo XIX» (PDF). Espacio, Tiempo y Forma, Serie Vil, H.ª del Arte, t. 15 (UNED): 229-254. [1] Arkivigite je 2011-10-08 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 29an de marto 2012.
  3. Instituto Nacional de Estadística. «Alteraciones de los municipios en los Censos de Población desde 1842». INEbase. [2] Konsultita la 29an de marto 2012.
  4. Jesús Mercado Blanco, Mª Jesús Moya Benito, Antonio Herrero Casado (2003). Historia de Sacedón. Guadalajara: AACHE. ISBN 84-95179-89-9.
  5. «Castilla-La Mancha. Descubre y siente. Sacedón» (HTML o PDF). Web oficial de Turismo de Castilla-La Mancha. [3] Konsultita la 1an de Decembro 2017.
  6. Díaz Funchal, Elena (julio 2006). «El viaje a la Alcarria 60 años después. Una tierra pasada por el tamiz de la literatura» (HTML). (Castilla-La Mancha). Revista de información de la Junta de Comunidades de Castilla-La Mancha (189). [4] Arkivigite je 2009-06-02 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 29a de marto 2012.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Hurtado Maqueda, Jorge (2008-2009-2010). «Vexilología Local en Guadalajara» (pdf). En Universidad de Castilla-La Mancha. Wad-al-Hayara: Revista de estudios de Guadalajara (35-36-37). ISSN 0214-7092.
  • Mercado Blanco, Jesús; Moya Benito, María José; Herrera Casado, Antonio (2003). Historia de Sacedón: Patrimonio y costumbres. Guadalajara: AACHE Ediciones. ISBN 84-95179-98-9.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]